La domo

Druckversion | Presebla versio

JUFA-Hotelo en Nördlingen

Adreso:

JUFA-Hotel

Bleichgraben 3a

86720 Nördlingen

Jam plurfoje la Internacia Festivalo estis en Nördlingen. La JUFA-hotelo do estas konata al kelkaj partoprenontoj. Ĝi situas rande de la urbo proksime de la stacidomo de Nördlingen. Proksime de la domo situas la urbocentro kun la granda urba muro. La domo mem estas moderna konstruaĵo kiu ofertas dulitajn kaj unulitajn ĉambrojn al ni. Banejo kun duŝo estas en la ĉambro.

Pliajn informojn pri la domo vi trovos en la retpaĝo https://www.jufa.eu/hotel/noerdlingen.

Mi petas vin ne rekte kontakti la domon pri demandoj de Luminesk'. En kazo de bezono bv. kontakti la organizantojn.