Kotizo

Druckversion | Presebla versio
  ĝis 23.08.2023 ĝis 31.10.2023 poste
2-lita ĉambro 595 € 620 € 650 €
1-lita ĉambro 750 € 770 € 800 €

La kotizo inkluzivas la restadon de la 27-a de decembro 2023 vespere ĝis la 2-a de januaro 2024 matene: loĝado en unu- aŭ dulitaj ĉambroj, tri manĝoj tage, programo kaj silvestra bufedo.

Partoprenantoj loĝantaj en Germanio, kiuj ne estas ordinaraj membroj de Germana Esperanto-Asocio, krompagas 30 €.

Partatempa partopreno pro restrikto de la domo ne eblas. Laŭbezone organizu propran tranokteblecon por partopreno kiel taga gasto.

Tagaj gastoj sen tranoktado pagas 50 €/tago (inkl. tri manĝojn kaj programon).

Pago

Aliĝoj ekvalidas nur per antaŭpago de minimume 50 € al jena konto de Germana Esperanto-Asocio:

IBAN: DE53 5085 1952 0040 1158 42 (Sparkasse Odenwaldkreis)
BIC: HELADEF1ERB
Pagocelo: Luminesk' 2023/24 + via nomo

aŭ per UEA-konto geaa-n.

Bonvolu pagi la reston ĝustatempe antaŭ la komenco de la aranĝo.

Malaliĝo, nuligo de la aranĝo

  1. En kazo de malaliĝo gis 2023-10-31 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 10 €.
  2. En kazo de malaliĝo post 2023-10-31 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 20 €. Se ni havos kostojn pro la malaliĝo flanke de la domo, ni subtrahos ilin de la repago.
  3. Se ni mem devas nuligi la aranĝon, ni repagos la kompletan pagitan kotizon.