Luminesk' 2021/22

Druckversion | Presebla versio

NULIGITA

Pro la aktualaj koronvirusaj reguloj la junulargastejo nuligis la aranĝon. Ni repagos la kompletan antaŭpagon aŭ jam pagitan kotizon. Pliaj informoj sekvos.

2021-12-28 – 2022-01-03
Münster/Germanio

LUMINESK’ estas la silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio. Ĝi nun okazos la sepan fojon kaj fariĝis posteulo de la iamaj “Internaciaj Festivaloj” private organizitaj. Ankaŭ ĉi-foje ĝi ofertos varian kaj altkvalitan programon – lingvokurson, prelegojn kaj diskutgrupojn, ekskursojn kaj distrajn programerojn. Partoprenantoj kutime venas el 7-8 landoj.

En la historigrava urbo de la tielnomata "vestfalia paco" la tridekjara milito estis finita en la jaro 1648. Tiutempe la riĉaj komercaj familio influis la bildon de la urbo, hodiaŭ ankoraŭ videbla per la multaj pompaj domoj ĉirkaŭ la merkata placo Prinzipalmarkt. En la nuna jarcento Münster estas konata pro sia universitato kaj la universitata hospitalo. La miloj da studentoj pozitive influas la urbocentron. 

Poŝtkodo estas 48151.

La loko estas atingebla per aŭtoŝoseo kaj pli favore per la IC de Kolonjo aŭ Hamburgo. Ĝi situas en bela pejzaĝo de la ebena Münsterland. La arkoiro ĉe la merkato Prinzipalmarkt estas vidinda, same la katedralo Dom kaj la urbodomo, kie la "vestfalia paco" estis sigelita. La multaj studentoj ankaŭ troviĝas sur la vojo de la urba muro, kiu konektas la diversajn urbopartojn ringforme, kompreneble per biciklo, en loka dialekto "leze".

Kontakto: Andreas Diemel

Retpoŝto: demandojatluminesk.de

Telefono:
ene de Germanio: 0800 3 36 36 36 64 (senpaga)
internacie +49 203 29 64 877 (fiksreta)