Esperanto en Germanio
Published on Esperanto en Germanio (https://www.esperanto.de)

Hejmo > Kotizo

Kotizo

  2026-08-23 ĝis 2026-10-25 poste
2-lita ĉambro 460 € 500 € 550 €
1-lita ĉambro 580 € 620 € 670 €
 

La kotizo inkluzivas la restadon de la 28-a de decembro 2026 vespere ĝis la 3-a de januaro 2027 matene: loĝado en dulitaj ĉambroj, tri manĝoj tage, programo kaj silvestra bufedo (trinkaĵoj estas aparte pagendaj).

Krompago
Partoprenantoj loĝantaj en Germanio, kiuj ne estas ordinaraj membroj de Germana Esperanto-Asocio, krompagas 30 €.

Parttempa partopreno (aliĝo nur ĝis 25a de oktobro 2026): 
  •  110 € tage
  •  dum silvestro aldone 25 € (trinkaĵoj estas pagendaj aparte), inkluditaj estas la programo kaj tri manĝoj.

Tagaj biletoj (nur programo, aĉeteblaj surloke): 10 € tage

Aliĝoj ekvalidas nur per antaŭpago de minimume 50 € al jena konto de Germana Esperanto-Asocio:

IBAN: DE53 5085 1952 0040 1158 42 (Sparkasse Odenwaldkreis)
BIC: HELADEF1ERB
Pagocelo: Luminesk' 2026/27 + via nomo

aŭ per UEA-konto geaa-n.

Bonvolu pagi la reston ĝustatempe antaŭ la komenco de la aranĝo.

Malaliĝo, nuligo de la aranĝo

  1. En kazo de malaliĝo gis 2026-10-25 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 10 €.
  2. En kazo de malaliĝo post 2026-10-25 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 20 €. Se ni havos kostojn pro la malaliĝo flanke de la domo, ni subtrahos ilin de la repago.
  3. Se ni mem devas nuligi la aranĝon, ni repagos la kompletan pagitan kotizon.

Source URL (modified on 2026-01-08 22:06):https://www.esperanto.de/eo/node/3772