Esperanto en Germanio
Published on Esperanto en Germanio (https://www.esperanto.de)

Hejmo > ⌛ Archiv | Arkivo > Luminesk' 2024/25 > Kotizo

Kotizo

  ĝis 23.08.2023 ĝis 31.10.2023 poste
2-lita ĉambro 530 € 560 € 585 €
1-lita ĉambro 680 € 700 € 730 €
sen tranoktado
kaj matenmanĝo
220 € 220 € 245 €

La kotizo inkluzivas la restadon de la 28-a de decembro 2024 vespere ĝis la 3-a de januaro 2025 matene: loĝado en dulitaj ĉambroj, tri manĝoj tage, programo kaj silvestra bufedo (senkostaj trinkaĵoj dum silvestra vespero 18:30 ĝis 03:00 – biero, vino, kafo, teo, limonado, akvo).

Partoprenantoj loĝantaj en Germanio, kiuj ne estas ordinaraj membroj de Germana Esperanto-Asocio, krompagas 30 €.

Partatempa partopreno (aliĝo nur ĝis 25a de novembro 2024):
– kun tranoktado: 2-lita ĉambro 90 €, 1-lita ĉambro 115 € tage, dum silvestro aldone 45 € (inkl. trinkaĵoj, priskribo supre), inkluditaj estas la programo kaj tri manĝoj
— sen tranoktado: 40 € tage, dum silvestro aldone 45 € (inkl. trinkaĵoj, priskribo supre), inkluditaj estas la programo, tagmanĝo kaj vespermanĝo

Tagaj biletoj (nur programo, aĉeteblaj surloke): 10 € tage (alven- kaj forirtago senpagaj)

Aliĝoj ekvalidas nur per antaŭpago de minimume 50 € al jena konto de Germana Esperanto-Asocio:

IBAN: DE53 5085 1952 0040 1158 42 (Sparkasse Odenwaldkreis)
BIC: HELADEF1ERB
Pagocelo: Luminesk' 2024/25 + via nomo

aŭ per UEA-konto geaa-n.

Bonvolu pagi la reston ĝustatempe antaŭ la komenco de la aranĝo.

Malaliĝo, nuligo de la aranĝo

  1. En kazo de malaliĝo gis 2024-10-31 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 10 €.
  2. En kazo de malaliĝo post 2024-10-31 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 20 €. Se ni havos kostojn pro la malaliĝo flanke de la domo, ni subtrahos ilin de la repago.
  3. Se ni mem devas nuligi la aranĝon, ni repagos la kompletan pagitan kotizon.

Source URL (modified on 2024-10-08 11:36):https://www.esperanto.de/eo/node/3205