Programo

Druckversion | Presebla versio

 

Ĉiutagaj migradoj kun Esperanto-parolantoj en norda Bavario en la sudo de la «Rhön» - mezalta montaro nomata «la regiono de la mafermaj foraj rigardoj», kaj je la monda kulturheredaĵo Bad Kissingen en la valo de la «Frankonia Saale» kun vitejoj kaj kasteloj.

  • Dimanĉo, 15a de oktobro 2023

    Posttagmeze ek de la 15-a horo alveno en la junulargastejo Bad Kissingen. Post la vespermanĝo esplorado de la kurackvartalo kaj la malnovurbo.

  • Lundo, 16a de oktobro 2023

    Migrado okcidente ĉirkaû Bad Kissingen, kun belaj rigardoj al la kuracloko. Laûlonge paralele de la Frankonia Saale norden al la «Kaskaden-valo». Sekvante la valon apud murmurante rivereto ni supreniras al Klaushof. Vizito de la sovaĝbesta ĝardeno aû urba promenado en Bad Kissingen.

  • Mardo, 17a de oktobro 2023

    Per buso tra la Rhön al Hammelburg, la plej aĝa vinurbo de Frankonio. Sur panoramovojo tra la vitejoj, al la sekretecaj figuroj. Reen al kaj tra la malnovurbo. Revojaĝo trajne al Bad Kissingen.

  • Merkredo, 18a de oktobro 2023

    Al la Wichtel-kavernoj, kaj la deklivon malsupren al la Saale–transirejo. Ĉirkaû la Eyring-monto kaj supren al la Wittelsbach-turo. Tra Wirmsthal, eta vinvilaĝo, al vasta valo preterpasante vitejojn survoje al Euerdorf. Revojaĝo trajne al Bad Kissingen.
     

  • Ĵaŭdo, 19a de oktobro 2023

    Tra la belega kuracparko de Bad Kissingen, laûlonge de la Frankonia Saale al la «Obere Saline» kaj pluen al kastelo Aschach. Manĝo en la kastela restaûracio (je propraj kostoj). Muzeovizito tie aû je la muzeo «Obere Saline». Posttagmeze kafumante en la malnovurbo de Bad Kissingen.

  • Vendredo, 20a de oktobro 2023
    Post la matenmanĝo – bedaŭrinde: adiaŭo.

La programo estas provizora kiel dum ĉiuj migradoj, dependas de la aktuala vetero. Sen aparta vespera programo. Kiu ŝatus oferti programeron, bv. informi la organizanton.

Dum la renkontiĝo ni priatentos la aktualajn Corona-regulojn. La junulargastejoj havas detalan higienokoncepton.