Programo
Ĉiutagaj migradoj en la unika pejzaĝo de la limregiono Saksa kaj Bohemia „Svisio" (Sächsisch - Böhmische Schweiz / Elbsandsteingebirge).
Migradvojoj en Saksio, Germanio:
- Malgranda Bärenstein – parko kaj kastelo Thürmsdorf – fortikaĵo Königstein – Königstein – Kurort Rathen* – Rauenstein (*aŭ de Königstein al Lilienstein kaj reen)
- Stadt Wehlen – Utewalder Grund – Höllengrund – Bastei – (eventuale Amselgrund) – Rathen
- Bad Schandau – Schrammsteine – Schmilka
- Pirna – Weinbergsweg – kastelo Pillnitz
Migradvojoj en Bohemio, Ĉeĥio:
- Schöna – Hrensko – Prebischtor/Pravćika Brána – Edmundsklamm/ Edmundsk Klamm
... kaj aliaj belegaj vojoj. Ni nur devos elekti por kvar tagoj da migrado.
La programo estas provizora kiel dum ĉiuj migradoj, dependas de la aktualaj kondiĉoj, ekz. la vetero.
Vespera programo okazos kun kontribuoj de la partoprenantoj. Bonvolu anonci ĝin al la organizanto.