Loko kaj loĝado
Naundorf (komunumo Struppen) / Stadt Wehlen
Tiuj du lokoj situas ambaŭflanke de la rivero Elbe/Labe, ĉirkaŭ 30 km sudoriente de Dresden. Ili estas bone atingeblaj de Dresden per la laŭlonge de la valo veturanta „S-Bahn". Trajnoj el Ĉeĥio haltas en Bad Schandau, tie eblas ŝanĝi al „S-Bahn".
https://www.struppen.de
https://www.saechsische-schweiz.de
Nia tranoktejo
La familia kaj kleriga ejo „Familienferienstätte St. Ursula Naundorf" de la „Caritas" situas unu kilometron de la S-trajno-haltejo „Stadt Wehlen", apud la vilaĝo Naundorf ĉ. 100 metrojn super la rivero Elbe/Labe, kun rigardo al la valo. Ĝi havas plurajn domojn sur granda tereno. Ofte du ĉambroj havas komunan duŝon/necesejon, kelkaj havas propran. Migradvojoj komencas tuj apude.
Familienferienstätte St. Ursula Naundorf
Sankt-Ursula-Weg 24
01796 Struppen / OT Naundorf
Tel. + 49 35020 - 756 100
01796 Struppen / OT Naundorf
Tel. + 49 35020 - 756 100
Interreta paĝo: https://www.ferien-naundorf.de