Programo

Druckversion | Presebla versio

Ĉiutagaj migradoj en la ĉirkaúaĵo de Arnsberg (Vestfalio, sudoriente de Dortmund), kaj en aliaj partoj de la "Sauerland", mezalta svinganta montaro, markita de ĝis 840 m altaj montoj, densaj arbaroj, larĝaj herbejoj kaj klaraj lagoj, kun multaj eblecoj je travivaĵoj naturaj, kulturaj, historiaj ktp.

  • Dimanĉo, la 20-a de oktobro 2024

    Posttagmeze ek de la 15-a horo alveno en la junulargastejo Arnsberg.

  • Lundo, la 21-a de oktobro 2024

    Al la iama monaĥejo Rumbeck, tie unue sur "poema vojo", poste laúlonge de arbarkulturaj migradovojoj kun  informoj pri la iama monaĥeja ekonomio.

  • Mardo, la 22-a de oktobro 2024

    Migrado ĉirkaú la urbo Arnsberg sur panoramovojo, kun belaj rigardoj al la urbo  kaj la ĉirkaúa regiono. Tra la "Ruhr"-valo al la pitoreska vivplena malnovurbo  surmonta kun kastelruino. Vizito de la "Sauerland"-muzeo. 

  • Merkredo, la 23-a de oktobro 2024

    Ni migrados laúlonge de la "Ruhr"-rivero, sekvata de migrado tra la Naturparko Arnsberga Arbaro, kun ĝiaj riveret-valoj, al la Möhne-lago kaj la "Torhaus", restoracio kun skulptaĵĝardeno. 

  • Ĵaŭdo, la 24-a de oktobro 2024

    Per trajno al Brilon. De tie al monto kun iamaj minejoj, al la "Eisenberg" ("Fera Monto"). Posttagmeze gvidata vizito de la minejo "Philippsstollen". Sekvos migrado al Bigge/Olsberg kaj reveturado trajne al Arnsberg.

  • Vendredo, la 25-a de oktobro 2024

    Post la matenmanĝo – bedaŭrinde: adiaŭo.

La programo estas provizora kiel dum ĉiuj migradoj, dependas de la aktuala vetero. Sen aparta vespera programo. Kiu ŝatus oferti programeron, bv. informi la organizanton.