14-a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA) 2026

Druckversion | Presebla versio
de  dimanĉo,  18-a de oktobro 2026
ĝis vendredo, 23-a de oktobro 2026
en Naundorf apud Stadt Wehlen – „Saksa Svisio“ / Elbsandsteingebirge


 

La moto de la EMA 2026 estas: Kvar tagoj inter mil rokoj!

Ĉiutagaj migradoj en la unika pejzaĝo de la limregiono Saksa kaj Bohemia „Svisio" (Sächsisch - Böhmische Schweiz / Elbsandsteingebirge)  – en unu de la plej okulfrapaj naturregionoj de Eŭropo. La mult- kaj ofte strangforma sabloŝtona montaro estas paradizo por naturamantoj, kulturintersitaj homoj, migrantoj. Antaŭĝoju pri pentrindaj kaj ofte pentritaj pejzaĝoj apud la rivero Elbe / Labe, kun riĉa historio kaj multflankaj kulturaj ofertoj. La senlimaj migradvojoj kun vizito de naturaj kaj historiaj vidindaĵoj estos neforgeseblaj travivaĵoj.
 

La programo estas provizora kiel dum ĉiuj migradoj, dependas de la aktualaj kondiĉoj, ekzemple la vetero. 

Vespera programo oazos kun kontribuoj de la partoprenantoj. Bonvolu anonci ĝin al la organizanto.

 

Necesa sporteca kapablo

Ĉiutage ni migrados proksimume de la 9-a ĝis la 17-a horo – kun paŭzoj. Estos facilaj, mezfacilaj, kelkfoje malfacilaj etapoj. Oni kapablu iri distancon de ĉ. 12–15 km, kun altodiferencoj ĝis 350 metroj.

 

Transporto

Publikaj trafikiloj estas oftaj, kelkfoje ni uzos ilin.

 

Dumtagaj partoprenantoj el Saksio kaj el Ĉeĥio estas bonvenaj. 
Interkonsentu kun la organizanto pri kotizo kaj kondiĉoj.