Kotizo

Druckversion | Presebla versio

[30.7.2020:]  Dua aliĝperiodo plilongigita ĝis 31.8.2020. 
              Ne plu estas tria aliĝperiodo ("malfruaj birdoj").

Krompago por unupersona ĉambro: 25 €.
Rabato por ordinaraj membroj de Gernana Esperanto-Asocio kaj partoprenantoj loĝantaj en eksterlando: 30 €.

Tiu partoprenkotizo validas por unu persono: En 2-lita ĉambro aŭ en plurlita ĉambro por du personoj. Ĝi inkludas 5 tranoktojn kun matenmanĝo, 5 varmajn vespermanĝojn (unu en restoracio, kalkulata je 10 €), provianton survoje, enirbiletojn kaj transportojn.

Kondiĉoj

Via aliĝo ekvalidos, kiam via antaŭpago de minimume 50 € por ĉiu persono atingis la konton

Deutscher Esperanto-Bund
IBAN: DE32 5085 1952 0040 1145 71  (Sparkasse Odenwaldkreis)
BIC:    HELADEF1ERB
aŭ la UEA-konton: geaa-n

Sur la ĝirilo indiku kiel koncernon: EMA 2020, via familia nomo

Restpago ĝis 2020-06-30. Por La malfruaj birdoj“ la aliĝo ekvalidos nur per la pago de la plena kotizo.

La antaŭpago de 50 € ne estos repagata, se vi malaliĝas aŭ ne aperas, sed vi povas ĉiam peri anstataŭanton. Tiu pagos laŭ la aktuala aliĝperiodo. El tio ne rezultos parta repago. Per via aliĝo vi eksplicite deklaras vian konsenton kun tiuj ĉi kondiĉoj.