Programo

Druckversion | Presebla versio

Ĉiutagaj migradoj en la regiono Palatinato – en mezalta montaro kun profundaj arbaroj kaj en la Rejno-ebenaĵo laŭlonge de la »Germana Vinstrato«.

  • Dimanĉo, 17-a de oktobro 2021

    Posttagmeze ekde la 15-a horo alveno en la junulargastejo Neustadt/Weinstraße. Post la vespermanĝo rondirado en la malnova urbo.

  • Lundo, 18-a de oktobro 2021

    Migrado supren al la kastelo Hambach, kun muzeovizito. Grandioza elrigardo al la Rejno-ebenaĵo. Tra la Palatinata Arbaro al la »Hohe Loog«, montopinto kun kabano, kaj preter »Blick über Neustadt« reen.

  • Mardo, 19-a de oktobro 2021
    Per buso al Deidesheim (rondirado), supren al la »Kirchberg« tra arbaro kaj la Odin-valo al la ruino Wachtenburg apud Wachenheim, kaj tra vitokampoj al Bad Dürkheim (rondirado). Reveturo per trajno.
     
  • Merkredo, 20-a de oktobro 2021
    Per trajno al la Palatinata Arbaro, al Neidenfels. Migrado supren kaj rondvojo preter kastelo Neidenfels al la »Lambertskreuz« (kabano) kaj al la drakokaverno, kie Siegfried mortigis la drakon.
     
  • Ĵaŭdo, 21-a de oktobro 2021
    Migrado tra la Palatinata Arbaro al la »Kalmit« (je 670 m plej alta montopinto de Palatinato). Malsupren al la pitoreska vinvilaĝo St. Martin. Vingustumado (memore al HDP). Reveturo per buso.
     
  • Vendredeo, 22-a de oktobro 2021
    Post la matenmanĝo – bedaŭrinde: adiaŭo. 

La programo estas provizora kiel dum ĉiu migrado, dependas de la aktuala vetero. Ne estos aparta vespera programo. Kiu el la partoprenontoj ŝatus oferti programeron, bv. informi la organizanton.

Dum la renkontiĝo ni priatentos la aktualajn Corona-regulojn. La junulargastejoj havas detalan higienokoncepton.