Kotizo

Druckversion | Presebla versio

Krompago por unulita ĉambro: 40 €.

Rabato por ordinaraj membroj de Germana Esperanto-Asocio kaj partoprenantoj ne loĝantaj en Germanio: 30 €.

La partoprenkotizo validas por unu persono en 2-lita ĉambro aŭ en plurlita ĉambro por du personoj. Ĝi inkluzivas 5 tranoktojn kun matenmanĝo, 5 varmajn vespermanĝojn, provianton survoje, enirbiletojn kaj transportojn.

Kondiĉoj

Via aliĝo ekvalidos, kiam via antaŭpago de minimume 50 € por ĉiu persono atingis la konton de:

Deutscher Esperanto-Bund
IBAN: DE32 5085 1952 0040 1145 71  (Sparkasse Odenwaldkreis)
BIC:    HELADEF1ERB
aŭ pago al la UEA-konto: geaa-n

Sur la ĝirilo indiku kiel koncernon: EMA 2021, via familia nomo

Vi pagu eventualan reston ĝis 2021-07-31. Por La „malfruaj birdoj“ la aliĝo ekvalidos nur per la pago de la plena kotizo. 

La antaŭpago de 50 € ne estos repagata, se vi malaliĝas aŭ ne aperas, sed vi povas ĉiam peri anstataŭanton. Tiu pagos laŭ la aktuala aliĝperiodo. El tio ne rezultos parta repago. Per via aliĝo vi eksplicite deklaras vian konsenton kun tiuj ĉi kondiĉoj. 

Maksimuma nombro de aliĝoj: 20