Ekskursoj | Ausflüge

Druckversion | Presebla versio

Aliĝo | Anmeldung

Por helpi nin plani la ekskursojn, ni petas informi nin pri via antaŭvidebla partopreno uzante la suban formularon. Tiu aliĝo estas provizora. La finaj aliĝo kaj pago okazos surloke.

Um uns bei der Planung der Ausflüge zu unterstützen, bitten wir, uns deine voraussichtliche Teilname mit dem unten angegebenen Formular mitzuteilen. Diese Anmeldung ist vorläufig. Die endgültige Anmeldung und Zahlung geschieht vor Ort.

► Formularo por anonci vian antaŭvideblan partoprenon | Formular zur Ankündigung der voraussichtlichen Teilnahme

Atentu: La indikitaj prezoj estas proksimumaj. Ni klopodas minimumigi la prezojn per grupbiletoj kaj rabatoj por pensiuloj kaj handikapuloj.
Beachte: Die angegebenen Preise sind Ungefähr-Preise. Wir bemühen uns, die Preise mit Gruppenkarten und Rabatten für Rennter und Behinderte niedrig zu halten.

Ĉiuj ekskursoj, gvidadoj kaj migradoj estas akompanataj. La urbogvidadoj kaj la migrado ekas kaj finiĝas ĉe la junualargastejo. Por la ekskursoj la renkontejo estas la tramhaltejo. Bonvolu ĉeesti ĝustatempe antaŭ la ekveturo
Alle Ausflüge, Führungen und Wanderungen werden begleitet. Die Stadtführungen und die Wanderung starten und enden an der Jugendherberge. Für die Ausflüge ist der Treffpunkt die Straßenbahnhaltestelle. Bitte rechtzeitig vor Abfahrt dort sein.

La kongresanoj ricevos mapon de la urbo kun Esperanto-tradukoj, kiu povas esti uzata por proprainiciate viziti diversajn vidindaĵojn.
Die Kongressteilnehmer erhalten einen Stadtplan mit Esperanto-Übersetzungn, der für eigene Besuche verschiedener Sehenswürdigkeiten genutzt werden kann.

Ĉefkongreso
Hauptkongress
Postkongreso
Nachkongress

Braunschweig + ĉirkaŭaĵo – urbogvidadoj kaj migradoj
Braunschweig + Umgebung – Stadtführungen und Wanderungen

Wilfried Hinrichs

inĝeniero, teknika konsilanto kaj eksperto pri urba historio (*1957) eklernis Esperanton en 1975. Dum ĉirkaŭ dek jaroj li kunorganizis renkontiĝojn de Germana Esperanto-Junularo (GEJ). Samtempe kaj poste li uzis la internacian lingvon vojaĝante tra Eŭropo kaj Usono. Dum kelkaj profesiaj restadoj en Serbio, Bosnio, Bulgario, Svedio kaj Rusio li kontaktis esperantistojn surloke. Wilfried estas individua membro de UEA, de GEA kaj de la Esperanto-Societo Sud-Harco.

Ekde 2016 Wilfried estas oficiala ĉiĉerono de la Braunschweig-a urbadministracio kaj ofte gvidas internaciajn gastojn tra la urbo. Por la kongresanoj li faros la urbogvidadojn kaj la promenadon al Riddagshausen.




Riddagshausen

U1–4:  Gvidoj tra la malnova urbo Braunschweig
Führungen durch die alte Stadt Braunschweig

La nomo ‚Brunsguik‘ aperis unuafoje 1031 en skriba formo. Do la urbo jam komencis prepari sin por miljara solena festo. Surprize, ĉu ne, estas ke estos jam la dua fojo ke Braunschweig fariĝos mil-jara. Kaj kial la urbo havis samtempe kvin urbodomojn? Kaj hodiaŭ, kio estas unua pozicio de Braunschweig en la Eŭropa Unio? Vi ricevos respondojn al tiuj ĉi demandoj se vi partoprenos gvidon tra la urbo kaj ekscios multe pli pri unu el la plej grandaj urboj de la mezepoko en Germanio.

► Pri Brunsvigo (el Esperanto aktuell 2022-4, de Andreas Emmerich)

U1:  2023-05-27  14:00
U2:  2023-05-28  10:00
U3:  2023-05-28  14:30
U4:  2023-05-29  10:30

0 € 

M1:  Naturprotektejo Riddagshausen
          Promenado al la vilaĝo Riddagshausen kaj tra la arbaro de Buchhorst

Naturschutzgebiet Riddagshausen
Wanderung zum Dorf Riddagshausen und durch den Wald des Buchhorst

ekiro ĉe la junulargastejo:
2023-05-29  14:15

Daŭro migrado: proksimume 2 horoj

Ni tramigros la proksiman malnovan vilaĝon Riddagshausen kiu situas apud kelkaj fiŝlagoj. Ni trairos la terenon de la cisterciana monastero kun granda preĝejo kiu fondiĝis en la 12a jarcento. La vojo ‚Kleiderseller‘ estas longa aleo sen aŭtoj kaj ofte estis uzata de la poeto Wilhelm Raabe (1831–1910). La vojo gvidos nin al ĉirkaŭbaraĵo por cervoj kaj al panoramoj kun vidoj al la monastero. Ni tramigros la plej malnovan naturprotektan teritorion en Germanio kie ni vidos betulan arbaron kiu kreskis sen homa influo, migros preter tre diversaj formoj de naturaj abeldomoj, trairos areon kie ni verŝajne vidos amason da sovaĝaj anseroj kaj rigardos al iama lago kiu servis kaptadon de anasoj. Tra fiŝlagoj ni revenos al al vilaĝo Riddagshausen.

 4 €
(tramo)


Ekskursoj | Ausflüge

Ekskursoj estas aparte pagendaj | Ausflüge sind separat zu bezahlen

E1:  Esperanto-urbo Herzberg
       + partopreno en popolfesto
Esperanto-Stadt Herzberg + Teilnahme am Schützenfest


Herzberg (ĉefplaco)


popolfesto ("pafista festo") | Schützenfest

duontaga ekskurso | halbtägiger Ausflug

2023-05-28

La ekskursantoj vizitos la Esperanto-urbon, promenos en la historia urbocentro, rigardos la Zamenhof-monumenton kaj aliajn Esperanto-objektojn, kaj havos okazon partopreni la procesion de la 500-jara loka popolfesto (germane: Schützenfest). Temas pri tradicia parado de asocioj, kluboj, grupoj, marŝantaj kune, kutime en propraj uniformoj, tradiciaj vestaĵoj. Esperanto-ĉemizoj, flagetoj, ĉapoj kaj verdaj ombreloj helpos prezenti nian Esperanto-delegacion. Muzikgrupoj, tambur- kaj blovorkestroj kreas bonan, festan etoson.

E1.0 Vojaĝo per tramo + trajno:

Ekveturo per tramo al la ĉefstacio:  12:39 (linio 2)
Ekveturo en Braunschweig (ĉefstacio):    
Alveno en Herzberg (Schlossbahnhof):    
13:05
14:16
Reveturo de Herzberg (Schlossbahnhof):  
Alveno en Braunschweig (ĉefstacio):   
16:37
17:50
Reveno al la junulargastejo 18:04 (linio 2)
12 €

E1.1:  Vizito de la urbo,
p
artopreno en la popolfesto
Besichtigung der Stadt, Teilnahme am Schützenfest

 

 

0 €

E2:  Aŭtourbo Wolfsburg + phaeno
Autostadt Wolfsburg + phaeno


aŭtourbo Wolfsburg


vizito de la produktejo


phaeno

tuttaga ekskurso | ganztägiger Ausflug

2023-05-30

La "aŭtourbo" estas grandega arealo de la fabriko de Volkswagen (VW), kies kerno estas la muzeo pri aŭtomobiloj, ne nur VW. Oni prezentas pli ol 250 aŭtojn de pli ol 60 fabrikmarkoj. Inter ili estas kopio de la unua aŭto, kiun konstruis Karl Benz en la jaro 1886, kaj la rarega Bugatti Atlantic, de kiu ekzistas nur du ekzempleroj en la tuta mondo.  – Sed la "aŭto-urbo“ ofertas pli ol nur aŭtojn: Ekzistas restoracioj, infanludejoj, vendejoj, aranĝoj kaj la „tunelo de aromoj“, kie oni povas priflari diversajn florojn. Entute vidinda celo!

Kiel apartan eventon ni ofertas gvidatan viziton de la produktejoj. Ni veturos per specialaj ĉaroj tra la diversaj sekcioj de la produktejo kaj rigardos la kompletan vojon laŭ kiu estiĝas aŭtomobilo.

 Pri Wolfsburg (el Esperanto aktuell 2022-5, de Andreas Emmerich)

E2.0  Vojaĝo per trajno:

Ekveturo per tramo al la ĉefstacio: 09:00 (linioj 1, 10)
Ekveturo en Braunschweig (ĉefstacio):
Alveno en Wolfsburg (ĉefstacio):
09:25
09:44
Reveturo de Wolfsburg (ĉefstacio):
Alveno en Braunschweig (ĉefstacio):
17:14
17:33
Reveno al la junulargastejo: 17:55 (linioj 1, 10)
7 €

10:00

alternativoj | Alternativen

E2.1:  Aŭtourbo Wolfsburg (VW-tereno)
Autostadt Wolfsburg (VW-Gelände)

E2.3:  phaeno
Ekspozicio de fenomenoj
gvidata de André Christian Weber

 

18 €

 

12 €

14:15

alternativoj | Alternativen

E2.2:  Vizito de la produktejo
Besuch der Produktionsstätten

E2.1:  Aŭtourbo Wolfsburg (VW-tereno)
Autostadt Wolfsburg (VW-Gelände)

 

 15 €

 

18 €

E3:  Urbo Goslar
Stadt Goslar

tuttaga ekskurso | ganztägiger Ausflug
2023-05-31

Goslar estas pli ol 1000-jara kaj havas 50 000 loĝantojn. Tri elstaraj vidindaĵoj estas aparte vizitindaj:

– la mezepoka urbocentro.
– la famega „Kaiserpfalz“, mezepoka palaco, en kiu la imperiestro loĝis kun siaj akompanantoj

 Pri Goslar (el Esperanto aktuell 2022-6, de Andreas Emmerich)

E3.0: Vojaĝo per trajno:

Ekveturo per tramo al la ĉefstacio: 09:00 (linioj 1, 10)
Ekveturo en Braunschweig (ĉefstacio): 
Alveno en Goslar (ĉefstacio):
09:24
10:12
Reveturo de Goslar (ĉefstacio):
Alveno en Braunschweig (ĉefstacio):
16:45
17:35
Reveno al la junulargastejo: 17:55 (linioj 1, 10)
10 €

E3.1: Urbogvidado en Goslar

Inkluzivas eniron al
– la Kaiserpfalz,

– la Siemens-domo.

Post la gvidado restos tempo por propraj entreprenoj.

14 €

E4:  Urbo Wolfenbüttel
Stadt Wolfenbüttel

duontaga ekskurso | halbtägiger Ausflug
2023-06-01

La Lessing-urbo Wolfenbüttel originis en la 10-a jarcento kaj nun havas 52 000 loĝantojn. Vidindaj estas la malnova urbo kaj la bela natura ĉirkaŭaĵo. La idilia rivereto Oker ĉirkaŭas la malnovan urbon, kelkaj el ĝiaj kanaloj trafluas la urbon. La kastelo kaj la Lessing-domo estas apartaj vidindaĵoj.

Ekzistas pli ol 100 trabfakaj domoj en Wolfenbüttel, multaj el ili havas vizitindajn kortojn. Dum la gvidado vi spektos plurajn el ili. Vi ekscios pri la multfacetaj kaj historie interesaj faktoj. Bedaŭrinde ne eblas viziti la famkonatan Herzog-August-bibliotekon, ĉar ĝi estas riparata ĉi-jare.

Atentu la prelegon pri Lessing en Wolfenbüttel (Barbara Brandenburg)

 Pri Wolfenbüttel (el  Esperanto aktuell 2023-3, de Andreas Emmerich)

E4.0: Vojaĝo per trajno:

Ekveturo per tramo al la ĉefstacio: 14:00 (linioj 1, 10)
Ekveturo en Braunschweig (ĉefstacio):
Alveno en Wolfenbüttel (ĉefstacio):
14:24
14:32
Reveturo de Wolfenbüttel (ĉefstacio):
Alveno en Braunschweig (ĉefstacio):
17:26
17:35
Reveno al la junulargastejo: 17:55 (linioj 1, 10)
5 €

E4.1: Urbogvidado en Wolfenbüttel

Inkluzivas eniron al la Lessing-domo.

Post la gvidado restos tempo por propraj entreprenoj.

9 €

 

Specialaj ekskursoj | Spezielle Ausflüge

S1:  Actionbound in Braunschweig
Actionbound en Braunschweig

Libera ekskurseblo estas la urboludo "Esperanto in Braunschweig" en la germana lingvo.

Um dieses Angebot wahrnehmen zu können, muss man sich auf dem Smartphone die App "Actionbound" herunterladen. Es muss kein Account erstellt werden. Wer kein Smartphone hat, kann das Spiel mit jemandem zusammen machen. In der App als nächstes auswählen "Bound finden", dann bei "Suchen" den Begriff "Esperanto" eingeben und den Bound "Esperanto in Braunschweig" starten. Der Spaziergang dauert ca. 2 Stunden und führt an Orte in Braunschweig, die mit Esperanto zu tun haben. Viel Spaß beim Entdecken.

Steffen Möller, Ina Sewald und Michaela Stegmaier

0 €

S2:  Kultur-Lingva Festivalo en la urbo
Kultur- und Sprachenfest in der Stadt

Kultur- und Sprachen-Fest auf dem Platz am Ritterbrunnen (an den Schlossarkaden): Hier haben wir die Gelegenheit, Esperanto an einem öffentlichen und gut besuchten Ort in der Innenstadt zu präsentieren. Aber nicht nur Esperanto soll hier vorgestellt werden. Alle Kongressteilnehmer können Ihre lokale Kultur (Speisen und Getränke) zum Probieren anbieten. Dies bietet eine schöne Gelegenheit, über diverse lokale Spezialitäten ins Gespräch zu kommen und den interkulturellen Austausch zu fördern.

Zudem findet nebenan im Schlossmuseum der Vortrag zur Geschichte des Esperanto in Braunschweig von Roland Schnell statt, der von hier sehr schnell erreichbar ist.

Kulturlingva Festivalo (KLF) sur "Platz am Ritterbrunnen" (apud la kastelo):
Ĉi tie ni havas la eblon prezentiĝi en publika kaj bone frekventita loko en la urbocentro. Sed ne nur Esperanto estu prezentata. Ĉefe la kongresanoj povas gustumigi siajn landajn kaj lokajn specialaĵojn (manĝaĵojn kaj trinkaĵojn) al aliaj kongresanoj kaj al la hazarda publiko. Tiel ekestu interparoloj pri kulturo kaj lingvoj en agrabla etoso.

Krome apude okazos la prelego de Roland Schnell pri la historio de Esperanto en Braunschweig en la germana lingvo, kiun eblas rapide atingi de ĉi tie.

0 €

S3:  Geokaŝumada promeno
Geocashing-Spaziergang

Geokaŝado (angle geocaching [ĝiokaŝing]) estas ludo ĉe la limo inter sporto kaj turismo, kiu konsistas en utiligo de satelita navigaciilo de la sistemo GPS (tutmonda loktrova sistemo) kiam oni serĉas kaŝitan objekton (kaŝujo, kaŝkesto, angle cache), pri kiu oni scias nur ĝiajn geografiajn koordinatojn. Dum la serĉado oni uzas ordinarajn turismajn GPS-ricevilojn (birilojn kun funkcio de navigaciado). Homo okupiĝanta pri geokaŝado nomiĝas geokaŝanto, geokaŝisto aŭ geokaŝulo. (laŭ Vikipedio)

De la GEKejo ni promenos tra la urbocentro. Tie estas rondpromeno kun kelkaj kaŝitaj ujoj, kiujn ni provas trovi. Poste ni repromenas al la GEKejo. ĉirkaŭ 5 ĝis 10 km entute. Se iu ne volas serĉi sed nur kunpromeni, estas enordo.

gvidata de Julia Noe

0 €

S4:  Bicikla ekskurso ĉirkaŭ "Ringgleis"
Fahrradausflug auf dem "Ringgleis"

La tielnomata "Ringgleis" (relocirklo), estas piedira kaj bicikla vojo ĉirkaŭ la urbocentro de Braunschweig laŭ la itinero de iamaj kaj parte ankoraŭ uzataj trajnlinioj. Plejparte apud la vojo troviĝas arboj kaj arbustoj, do estas bela ekskurso tra la naturo. Ni komencos nian rondvojaĝon en la nordo. Post la duono de la vojo estas planata eta pikniko en parko. Se vi mem havas la eblon kunporti biciklon, vi ne bezonas lui biciklon kaj povas senpage aliĝi al la ekskurso.

La tuta itinero estos ĉirkaŭ 25 km longa. Sed vi scias, ke en grupo oni veturas malpli rapide ol sole. Necesas biciklo-kapablo.

gvidata de Michaela Stegmaier

7 €

S5:  Kajak-ekskurso kun pikniko survoje
Kajakausflug mit Picknick unterwegs

La rivero Oker fluas ambaŭflanke ĉirkaŭ la urbocentro de Braunschweig. En la sudo la du partoj dividiĝas kaj en la nord-okcidento denove kuniĝas. Pro tio eblas kajaki en cirklo ĉirkaŭ la centro kaj vidi Braunschweig foje el alia vidpunkto.

La kajakojn necesas sur radoj ŝovi ĝis la rivero kaj foje porti ilin preter bariloj en la rivero. Poste la kajakoj estas purigendaj kaj remetendaj en sian lokon.

Necesas scipovi naĝi kaze ke kajako renversiĝas. Mi petas kunporti pruvilon pri naĝkapablo. Ĉiu partoprenanto ricevos naĝveston. Partopreno je propra risko.

gvidata de Michaela Stegmaier

10 €

S6:  Bicikla ekskurso al Riddagshausen
Fahrradausflug nach Riddagshausen

Tra la parkoj de Braunschweig preter la lagaro de la urboparto "Riddagshausen" kaj ankoraŭ tra la apuda arbaro gvidos nin tiu ĉi ekskurso. Eblos vidi kaj certe aŭdi kelkajn birdojn kaj ankaŭ ni vizitos la damao-kralon de Braunschweig. Se vi mem havas la eblon kunporti biciklon, vi ne bezonas lui biciklon kaj povas senpage aliĝi al la ekskurso.

La tuta itinero estas ĉirkaŭ 15 km longa kaj ankaŭ ni parte piediros por ĝui la naturon.
Necesas biciklo-kapablo.

gvidata de Michaela Stegmaier

7 €