Programo

Druckversion | Presebla versio

Ĉiutagaj migradoj en la regiono:  laŭlonge de la rivero Elbe tra la altebenaĵo "Drawehn“ al bieno -  savloko por pereantaj dombestoj, vizito de belegaj elrigardpunktoj al la Elbe-ebenaĵo, al la malnova pitoreska urbeto Hitzacker sur insulo inter la riveroj Elbe kaj Jeetzel kaj ĉirkauaĵo, tra la arbaro "Göhrde", iama ĉasarbaro de la germana imperiestro – aŭ de la naturriĉa monteto "Höhbeck" al la ĉelaga urbeto Gartow kaj al Gorleben (planita atomdeponejo), kaj al la regiono okcidente de Lüchow kun vizitoj de cirkle konstruitaj vilaĝetoj ("Rundlingsdörfer").

Venu sperti Wendland-on dum EMA en oktobro 2020, kun Gerald Roemer, unu de la du aŭtoroj de la libro "111 Orte im Wendland...“ (germanlingva, eldonejo Emons). Li organizos kaj gvidos la migradojn.

  • Dimanĉo, la 18a oktobro 2020
    Posttagmeze ek de la 15a horo alveno en la junulargastejo Hitzacker. Transportservo de la stacidomo Hitzacker (se bezonata: informu nin)
     
  • Lundo, la 19a de oktobro 2020
    Laŭlonge de la rivero Elbe al la bieno "Michaelshof“, savloko por pereantaj dombestoj, kun parko, lageto
     
  • Mardo, la 20a de oktobro 2020
    Ĉirkaŭ Hitzacker — tra tri pejzaĵoj tipaj por la regiono. Vizito de la malnova pitoreska urbeto Hitzacker sur insulo inter la riveroj Elbe kaj Jeetzel. Vitejo kaj Elbe-panoramo.
     
  • Merkredo, la 21a de oktobro 2020
    Al kaj tra la larĝa arbaro "Göhrde“ — aú de la naturriĉa monteto Höhbeck al la ĉelaga urbeto Gartow kaj al Gorleben (planita atomdeponejo)
     
  • Ĵaŭdo, la 22a de oktobro 2020
    Al regiono okcidente de Lüchow kun vizitoj de cirkle konstruitaj vilaĝetoj (planata Unesco-Monda Kultura Heredaĵo). Manĝo en restoracio.
     
  • Vendredo, la 23a de oktobro 2020
    Post la matenmanĝo: adiaŭo. Transportservo al la stacidomo (se bezonata: informu nin).

La programo estas provizora kiel dum ĉiu migrado, dependas de la aktuala vetero kaj de maldensa publika transporto. Ne estos aparta vespera programo. Kiu el la partoprenontoj ŝatus oferti programeron, bv. informi la organizanton.