Ĉiutagaj migradoj en la regiono: laŭlonge de la rivero Elbe tra la altebenaĵo "Drawehn“ al bieno - savloko por pereantaj dombestoj, vizito de belegaj elrigardpunktoj al la Elbe-ebenaĵo, al la malnova pitoreska urbeto Hitzacker sur insulo inter la riveroj Elbe kaj Jeetzel kaj ĉirkauaĵo, tra la arbaro "Göhrde", iama ĉasarbaro de la germana imperiestro – aŭ de la naturriĉa monteto "Höhbeck" al la ĉelaga urbeto Gartow kaj al Gorleben (planita atomdeponejo), kaj al la regiono okcidente de Lüchow kun vizitoj de cirkle konstruitaj vilaĝetoj ("Rundlingsdörfer").
Venu sperti Wendland-on dum EMA en oktobro 2020, kun Gerald Roemer, unu de la du aŭtoroj de la libro "111 Orte im Wendland...“ (germanlingva, eldonejo Emons). Li organizos kaj gvidos la migradojn.
La programo estas provizora kiel dum ĉiu migrado, dependas de la aktuala vetero kaj de maldensa publika transporto. Ne estos aparta vespera programo. Kiu el la partoprenontoj ŝatus oferti programeron, bv. informi la organizanton.