9-a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA 2021)

Druckversion | Presebla versio

de dimanĉo, 17-a de oktobro 2021
ĝis vendredo, 22-a de oktobro 2021

en Palatinato apud Neustadt/Weinstraße


Dum EMA ni migrados en amika rondo en la Palatinata Arbaro kaj en la apudrejna ebenaĵo kun larĝaj vitokampoj. Ni vizitos pitoreskajn vilaĝojn kaj historiajn urbetojn, kaj ekiros al la milda, foje kruta mezalta montaro, kun kasteloj, ruinoj, mitoplenaj lokoj kaj profundaj arbaroj. La migradoj estos foje streĉaj, kun momentoj de malstreĉiĝo dum pikniko en la naturo aŭ en migradkabano, aŭ en unu de la vintrinkejoj. La regiono havas mildan klimaton kun varmaj tagoj ĝis malfrue en oktobro.

Necesa sporteca kapablo

Ĉiutage ni migros ĉ. de la 9-a ĝis la 17-a horo – inkluzive paŭzojn. Estos kaj facilaj kaj meze malfacilaj etapoj. Oni kapablu iri distancon de ĉ. 15 km, kun altodiferencoj ĝis 500 metroj.

Transportoj

Publikaj trafikiloj estas relative oftaj, ankaŭ al la junulargastejo. Laŭeble se necese ni uzos ilin.