8-a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA 2020)

Druckversion | Presebla versio

de dimanĉo, 18a de oktobro 2020
ĝis vendredo, 23a de oktober 2020

en la regiono Wendland/Elbe


Dum EMA ni migrados en amika rondo tra la regiono Wendland en nordorienta Malsupra Saksio. Ĝin distingas vastaj mildaj pejzaĝoj, la altebenaĵo "Drawehn“ etendanta ĝis la riverego Elbe, la larĝa iama ĉasarbaro de la germanaj reĝoj "Göhrde“, ĉeriveraj malaltaĵoj kun kanaloj, lagetoj - kaj pitoreskaj urbetoj. Historie kaj kulture la Wendland-on i.a. markis slava popolo, parolante ĝis en la 18-a jarcento la polaban, slavdevenan lingvon. Ili loĝis en cirkle konstruitaj, nun ankoraŭ surprize malgrandaj vilaĝoj,  tielnomataj "Rundlingsdörfer“, eble estonte Monda Kultura Heredaĵo. Vilaĝoj kun la tuta teritorio tenis sian originalecon, ankaŭ ĉar grandurboj kaj aŭtoŝoseoj foras kelkdek kilometrojn.

Tiel parto de la sperto restadi kaj migradi en Wendland estas ankaŭ malstreĉiĝo kaj impresoj de riĉa kaj kvieta naturo.

Necesa sporteca kapablo

Ĉiutage ni migros ĉ. de la 9a ĝis la 17a horo (inkluzive paŭzojn). Oni devus esti kapabla iri distancon de maks. 15 km. Ne estos grandaj altodiferencoj.

Transporto

Se iel eble kaj konvene, ni uzos publikajn trafikilojn. La publika trafiksistemo estas maldensa. Do se estos sufiĉe da aŭtoj, laŭ interkonsento ni foje veturos aŭte.