Raporto pri la 4a Luminesk'

Druckversion | Presebla versio

 

La jarfina aranĝo okazis en Germanio en la JUFA-hotelo proksime al la urbo Bonn. Partoprenis ĝin 65 geesperantistoj el dek landoj, inter kiuj ankaŭ estrarano kaj ĝenerala direktoro de UEA. Sabate vespere okazis interkonatiĝo en amika etoso kun gustumado de du lokaj vinoj - blanka kaj ruĝa. Dum la semajno ni aŭskultis diversajn interesajn prelegojn. De Yoshie kaj Dieter Kleemann ni eksciis pri la insulo Shikoku kaj pri tradicioj rilate al la 9-a simfonio de Beethoven. De Christiane Oeter ni lernis kiel vivi sen kuirilo kaj ni povis gustumi kelkajn ŝiajn vegetarajn ellaboraĵojn. Rakoen Maertens prelegis pri sia agado en UNESKO kaj UN parolante pri falsaj novaĵoj, misinformo, propagando kaj pri aliaj interesaĵoj. Li ankaŭ prezentis al ni Unesko-kurieron. Yves Nevelsteen parolis pri novaj vortoj en Esperanto, pri Esperantaj markonomoj en Benelukso kaj pri bitlibroj kaj bitrevuoj. Dima Ŝevĉenko prezentis sociajn retejojn kaj Esperanton. Kun Anna Striganova ili parolis pri la revuo Esperanto, kiun ili redaktas kaj pri ilia eldonejo "Impeto". Sur tabloj estis instalitaj libroservoj de FEL kaj de Impeto. Dieter Rooke parolis pri la historio de la Esperanto-literaturo kaj gvidis la internacian ĥoron. Kristin Tytgat gvidis paroligan kurson. Okazis kvizo por la plej saĝa homo. Venis ankaŭ ĵurnalistoj por intervjuo. Temoj de Wera Blanke estis: "Publike paroli - kiel efike interkomunikiĝi" kaj "Kiel traduki Maulstasche - terminologiaj konsideroj pri regiona specialaĵo". Anna Striganova prelegis pri: "Dronitaj urboj - fabelaj kaj realaj" kaj pri: "Kial nun modas antagonisto?" Vladimir Rodin konigis al ni la historion de la plejlonga transsiberia fervojo. Barbara Branderburg parolis pri la nova biblioteko de GEA. Ŝi ankaŭ organizis "La Majstrokuiristo ĉe Luminesk'". Tri kandidatoj prezentis sin post la konkurso. Rudolf Fischer okupiĝis pri ŝercoj. Amri Wandel parolis pri turismado en Israelo kaj Jordanio, invitis la ĉeestantojn al la venontjara Israela kongreso, prezentis la nombron de Esperanto-parolantoj en la mondo kaj parolis pri akvo-ekologio de la Ruĝa al la Morta maro. Bernard-Régis Larue interese rakontis pri la unuaj temploj kaj pri la pordo de la Edena ĝardeno. Ulrich Brandenburg prezentis bildojn pri Finnlando por instigi la partoprenantojn al la venonta UK en Lahti. Ni havis la plezuron gustumi kelkajn manĝaĵetojn preparitajn de lia edzino kaj tipan brandon. Iuj prelegoj estis enkadre de la Internacia Vintra Universitato (IVU) kaj, ĉe la fino, AIS-atestiloj estis transdonitaj al la sukcesintoj de la ekzameno. La Silvestra vespero komenciĝis per festa manĝo kaj la balo estis inaŭgurita per polonezo. Dancadon oni interrompis noktomeze por bonvenigi la Novan Jaron. La 1-an de januaro grupo da partoprenantoj promenis en la naturo. Dum la renkontiĝo okazis du tuttagaj ekskursoj: la unua gvidis nin al la monto Petersberg, kie ni povis trarigardi la faman hotelon, kie en la pasinteco loĝis multaj gastoj de la registraro, kaj kie estis subskribitaj gravaj kontraktoj. En la apuda urbo Röhndorf ni havis eblon enrigardi la iaman domon de la germana kanceliero Adenauer. La ekskurso finiĝis en la vinmuzeo de la urbeto Mayschoss, kie ni trarigardis la vinkelon kaj poste gustumis kvar diversajn vinojn de la regiono. La dua tuttaga ekskurso ebligis al ni ekkoni kelkajn lokojn en la universitata urbo Bonn. Unue ni vizitis la muzeon pri historio de Okcidenta kaj Orienta Germanioj, iliaj evoluoj de post la milita epoko ĝis hodiaŭ. Bona tagmanĝo atendis nin en historia restoracio apud la tre bela malnova urbodomo. Posttagmeze ni vizitis la iaman naskiĝdomon de la mondkonata komponisto Ludwig van Beethoven. Restis iom da tempo por promeni tra la placo. Ĉiuvespere, post la oficiala programo, en "gufujo" okazis varia aldona programero kiun lerte prizorgis gesinjoroj Kleemann. Por adiaŭa vespero ili preparis krimludon. Ni ankaŭ ĝuis rakonton el Aŭstralio, poemojn kaj fabelojn, ŝercojn kaj peĉakuĉon (prezentado de 20 bildoj prikomentataj nur po 20 sekundojn). Unu vespero estis dediĉita al la forpasinta Hans-Dieter Platz (alinome HDP). Omaĝe al li estis montritaj diversaj bildoj el pluraj Internaciaj festivaloj, kiujn li sukcese aranĝadis dum tri jardekoj en diversaj lokoj de Germanio. Ni partoprenis Luminesk' la unuan fojon. Al agrabla aranĝo ni invitas vin partopreni jarfine. Organizas ĝin Germana Esperanto Asocio (GEA). Dankon pro amiketosa semajno kaj bona organizado. Liba Gabalda