Ekskursoj

Druckversion | Presebla versio

Ĉar la distancoj en Norderney ne estas grandaj kaj ĉar forlasi la insulon por unu tago kostus tro da tempo kaj mono, ni ĉi-jare ne proponas tuttagan ekskurson. Anstataŭe vi trovas en la programo unu vesperan kaj du duontagajn ekskursetojn. Ĉiuj celoj estas atingeblaj piede de nia kunvenejo. La kotizoj kovras enirprezojn, gvidadon kaj gastigadon. Por kelkaj ekskursceloj la nombro de partoprenantoj estas limigita pro spacomanko.

1
Vizito de la loka observatorio
2023-12-28, 20:00
La "Wilhelm-Dorenbusch-Sternwarte Norderney" fondiĝis en 1992 kiel privata iniciato de la astronomia societo Norderney. Ĝi  troviĝas ĉe la rando de la urbo proksime al la dunoj. Teknike la ekipaĵo estas moderna kaj adekvata por malgranda observatorio. Sendube la amatoraj astronomoj en Norderney ofte profitas de pura aero kaj klara ĉielo, garantion pri la vetero ni tamen ne povas doni.
Kotizo por vizito kaj gvidado (maks. 15 personoj): 10 €
2
Vizito de la informcentro "Vadomaro"
2023-12-29, 15:00
La informcentro "Watt Welten" situas proksime al la haveno kaj la albordiĝejo. Ĝin subvencias i.a. la Eŭropa Unio el sia fonduso por regiona evoluigo kaj la federacia lando Malsupra Saksujo. Multaj el la kunlaborantoj estas junaj volontuloj. La Vadomaro estas agnoskita de UNESKO kiel monda natura heredaĵo. Kiel nacia parko ĝi krome estas aparte protektata. Sub la influo de la tajdoj tie estiĝis konstante ŝanĝiĝanta biosfero kun pli ol 10.000 specoj de bestoj kaj plantoj. La informcentro donas klarigojn pri la vivo en tiu unika mondo.
Kotizo por eniro kaj (espereble) gvidado: 10 €
3
Vizitoj al malnova fiŝkaptista domo (kun gustumado de tradicia orientfrisa teo)

2023-12-30, 14:30

Tiu ekskurso kombinas plurajn vidindaĵojn. Unue ni vizitos la "Fischerhaus-Museum". Tiu dometo estas konstruita ĉirkaŭ 1800 kaj donas impreson pri la vivo de la fiŝkaptistoj kaj maristoj sur la insulo. Norderney ja ne ĉiam estis bonstata banloko. En apuda domo ni povos gustumi orientfrisan teon kaj aŭdi pri ĝia historio. Due ni iros al la apuda "Museum Nordseeheilbad Norderney" kaj partoprenos en gvidata vizito. Norderney fariĝis oficiala banloko jam fine de la 18-a jarcento kaj de tiam famiĝis kiel kuracloko kaj turisma celo.
Kotizo por eniroj, gvidadoj kaj teo (maks. 30 personoj) : 20 €

Se vi ne povas aŭ ne ŝatas partopreni en la ekskursoj, ekzistas bonaj alternativoj. Eblas viziti ekzemple la "Konversacian Domon" kun sia biblioteko, la salakvan banejon "bade:haus", la iaman legohalon kaj nunan kafejon "Milchbar" apud la plaĝo, la "salo-oazon" kun salumita atmosfero – aŭ simple promeni inter la dunoj.