Komisiitoj

Druckversion | Presebla versio

 

Germana Esperanto-Asocio nomumas komisiitojn por specialaj taskoj, kiuj volontulas. Ili estas oficialaj komisiitoj kun specialaj kompetentecoj. La komisitoj laboras sub la gvidado de la estraro kaj raportas la la membrokunveno pri siaj taskoj.

La laboro de Germana Esperanto-Asocio dependas decidite de la kunlaboro de ĝiaj komisiitoj. Ilia mencio en tiu ĉi retpaĝo ne nur konigas ilin al nia membraro, sed ankaŭ estas videbla signo de la dankemo, kiun la estraro ŝuldas al siaj komisitoj.

Gvidado de la oficejo, membroadministrado kaj arkivo

Elke Mondorf gvidas la oficejon de Germana Esperanto-Asocio ("Esperanto-Laden") kaj estas la unua kontaktpersono por vizitantoj. De tie ŝi ankaŭ prizorgas ĉiujn demandojn de la membraro de GEA. Ŝii plusendas petojn kaj leterojn al la respondeculoj, flegas la datumojn de nia membraro kaj prizorgas la dissendadon de informmaterialoj. Krome ŝi intense okupiĝas pri la arkivo de GEA kaj ĝia pretigo por la posta transdono al la federacia arkivo en Koblenz. Krome ŝi subtenas la estraron kaj speciale la prezidanton en lia labroro.


Elke Mondorf

gea.oficejoatesperanto.de

+49-30-5106 2935
0800-3 36 36 36

Komisiito pri amaskomunikila agado kaj publikaj rilatoj

Louis von Wunsch-Rolshoven estas kontaktpersono por prezenti Esperanton kaj GEA en amaskomunikiloj, radio kaj televido. Speciale li subtenas lokajn grupon kaj gvidas metiejojn pri tiu temo.

Lu Wunsch-Rolshoven

Louis von Wunsch-Rolshoven

lu.wunsch-rolshovenatesperanto.de

+49-173-162 90 63
+49-30-685 58 31
0800-3 36 36 36-111

Registrado de mencio de Esperanto en la amaskomunikiloj

Mi estas Hermann Kroppenberg kaj naskiĝis en la jaro 1947 en Bensberg (hodiaŭ kvartalo de Bergisch Gladbach apud Kolonjo). Post instruado al komercisto mi lernis la profesion de kukaĵisto aŭ dolĉaĵfaristo. Mi volonte prizorgus Esperant-lingvan staĝanton, sed bedaŭrinde ĝis nun mi ne trovis iun aspiranton.

Jam de infan-aĝo mi scias, kio estas Esperanto, sed mi renkontis ĝin antaŭ kelkaj jaroj nur per kromvojo tra la stenografio. Unue mi lernis jen kaj jen, sed de ĉirkau kvar jaroj mi lernis la Lingvon Internacian konstante kaj ĝi multe ĝojigas min. En mia profesia ĉirkaŭo mi provas progresigi la uzadon de la Lingvo Internacia per kreado de produktonomoj, dulingvaj afiŝoj aŭ Esperant-lingvaj varbiloj kaj informiloj. Ekzistas multaj ebloj.

La peton kolekti kaj kompili ĉion, kio aperas pri Esperanto en la amaskomunikiloj, mi volonte plenumas. Mi tre ĝojus, se multaj samideanoj profitus de tio. Ĉu vi havas novajn fontojn kun mencio de Esperanto? Tiam skribu al mia ret-adreso. Mi dankas vin.

Bild von Hermann Kroppenberg

Hermann Kroppenberg

0800-3363636-5121
hermann.kroppenbergatesperanto.de
medienechoatesperanto.de

Komisiito por prelegvojaĝoj de eksterlandaj referantoj

Uli Ender organizas prelegvojaĝojn de eksterlandaj prelegantoj kaj estas en daŭra kontakto al landaj ligoj, lokaj grupoj kaj la Esperanto-asocioj de niaj najbaraj landoj.

Bild von Lars Sözüer

Uli Ender

0800-3363636-5123
uli.enderatesperanto.de
rundreisenatesperanto.de

Komisiito por interreta redaktado

Thomas Bormann estas ĵurnalisto kaj respondecas pri la redakta prizorgado de nia interreta paĝaro.

Thomas Bormann

Thomas Bormann

0800-3363636-5117
thomas.bormannatesperanto.de

Komisiito por informmaterialoj

Goar Engeländer produktas originalojn por broŝuroj, faldfolioj ktp. uzataj por la diversaj Esperanto aranĝoj kaj evoluigas inform- kaj varbmaterialojn.

Goar Engeländer

Goar Engeländer

0800-3363636-5127
goar.engelaenderatesperanto.de

Komisiito por retaj kunvenoj

Heinz Sprick kunordigas la uzadon de la Zoom-kanalo de Germana Esperanto-Asocio por retaj kunvenoj. La kanalo disponeblas ankaŭ al suborganizoj kiel landaj ligoj aŭ lokaj grupoj por iliaj retaj renkontiĝoj. Same al diversaj kongresoj kaj aliaj aranĝoj, kiuj okazu komplete aŭ parte virtuale. kaj por ebligi hibridan partoprenon.

Bild von Heinz Sprick

Heinz Sprick

0800-3363636-5128
heinz-wilhelm.sprickatesperanto.de
gea.zoomatesperanto.de

Reprezentanto de GEA en la asembleo de EEU

Jean-Paul Kuhfahl kunordigas la uzadon de la Zoom-kanalo de Germana Esperanto-Asocio por retaj kunvenoj. La kanalo disponeblas ankaŭ al suborganizoj kiel landaj ligoj aŭ lokaj grupoj por iliaj retaj renkontiĝoj. Same al diversaj kongresoj kaj aliaj aranĝoj, kiuj okazu komplete aŭ parte virtuale. kaj por ebligi hibridan partoprenon.

Heinz Sprick

Jean Paul Kuhfahl

jean-paul.kuhfahlatesperanto.de