Germana Esperanto-Asocio

Druckversion | Presebla versio

Germana Esperanto-Asocio estas ankaŭ reprezentata en Facebook: https://www.facebook.com/esperanto.deutschland

Germana Esperanto-Asocio (GEA) estas unuiĝo de Esperanto-parolantoj en Germanio. Ĝi fondiĝis en 1906 kaj estas organizita en landaj ligoj kaj lokaj grupoj kun memstara junulara sekcio, la Germana Esperanto-Junularo.

Germana Esperanto-Asocio ofertas aron da aranĝoj por lerni kaj praktiki la Internacian Lingvon Esperanto. Ĝi eldonas la revuon Esperanto aktuell por informi siajn membrojn kaj organizas prelegvojaĝojn de eksterlandaj prelegantoj.