Loko

Druckversion | Presebla versio

Kie estos tiu renkontiĝo?

En la historigrava urbo de la tielnomata „vestfalia paco“ la tridekjara milito estis finita en la jaro 1648. Tiutempe la riĉaj komercaj familioj influis la bildon de la urbo, hodiaŭ ankoraŭ videbla per la multaj pompaj domoj ĉirkaŭ la merkata placo Prinzipalmarkt. En la nuna jarcento Münster estas konata pro sia universitato kaj la universitata hospitalo. La miloj da studentoj pozitive influas la urbocentron. Münster (poŝtkodo 48151) estas atingebla per aŭtoŝoseo kaj pli favore per la IC de Kolonjo aŭ Hamburgo. Ĝi situas en bela pejzaĝo de la ebena Münsterland. La arkoiro ĉe la merkato Prinzipalmarkt estas vidinda, same la katedralo Dom kaj la urbodomo, kie la „vestfalia paco“ estis siglita. La multaj studentoj ankaŭ troviĝas sur la vojo de la urba muro, kiu konektas la diversajn urbopartojn ringforme, kompreneble per biciklo, en loka dialekto „leze“