Alvojaĝo

Druckversion | Presebla versio

Norderney estas atingebla per pramŝipo de la kompanio Frisia. La pramŝipo veturas inter la urbo Norddeich kaj la insulo Norderney.

per pramŝipo

La retpaĝo de la pramŝipa kompanio estas https://www.inselfaehre.de/norderney
La horaro rekte troviĝas ĉi tie: https://www.inselfaehre.de/fileadmin/user_upload/inselfaehre/2023_Inselfaehre_Fahrplan_Norderney_DL.pdf

per aŭtomobilo

Vi povas lasi vian aŭtomobilon sur la parkejo en la urbo Norddeich kaj sen aŭtomobilo veturi al Norderney. La distancoj estas piediraj. La parkejo ĉe la firmlando kostas 6,50 € nokte. Detalojn vi trovas ĉe https://www.frisonaut.de/de/mobilitaet/parken/A-183703/inselparker

kun la aŭtomobilo al la insulo Norderney:

La pramŝipa vojaĝo por aŭtomobilo tien kaj reen kostas ĉirkaŭ 100 €. Nepre sufiĉe frue mendu bileton, kiam vi planas kunpreni vian aŭtomobilon! Biletoj por la pramŝipo haveblas ĉi tie: https://www.frisonaut.de/de/mobilitaet/norderney/faehre#layout-root

La parkejo "Parkplatz B" sur la insulo (cent metrojn apud la kongresejo Inseloase, Marienstraße 18) kostas 4,50 € nokte. Detalojn vi trovas ĉe https://www.frisonaut.de/de/mobilitaet/parken/A-183703/inselparker. Post la alveno sur la insulo vi rajtas veturi al la kongresejo kaj aranĝi la aferojn (malpaki la valizojn) ene de unu horo. Poste vi devas parki la aŭtomobilon sur parkejo. Dum la restado vi ne rajtas movi la aŭtomobilon sur la insulo (malpermeso)! Por la revojaĝo la proceduro estas sama kiel dum alveno.

kiel piediranto

La vojaĝo por piedirantoj/personoj kostas ekde 22,60 € por unu direkto. Vi povas aĉeti la bileton antaŭe en la reto aŭ surloke ĉe aŭtomato aŭ en giĉeto. La aŭtomato akceptas ankaŭ la kutimajn kartojn. La biletoj por piedirantoj/personoj estas libere uzeblaj dum la mendita tago kaj ne ligitaj al specifa tempo (por aŭtomobiloj ja necesas rezervi antaŭe!)
Biletoj estas sur la retpaĝo akireblaj: https://www.frisonaut.de/de/mobilitaet/norderney/faehre#layout-root

per trajno

Per trajno vi povas atingi la stacidomon "Norddeich Mole" (piedira distanco 50 m al la pramŝipo). Norddeich Mole estas atingebla de Münster/Monastero kaj unufoje tage eĉ de Köln/Kolonjo per rekta trajno (Intercity). La konektojn vi trovas ĉe la retpaĝo de la Germana Fervojo: www.bahn.de. Por certe atingi la pramŝipon de la trajno ni rekomendas sufiĉe da tempo (~15 minutoj), precipe por la lasta pramŝipo (ekventuro Norddeich Mole: 18:15).

Problemoj

Kaze ke estas antaŭvideble, ke vi malatingos la lastan pramŝipon, bv. voki la organizantojn: +49 170 2809371. 

Interaga mapo