La domo

Druckversion | Presebla versio

Luminesk’-kunvenejo estos la junulara domo de Münster, kiu situas apud la lago Aasee meze en la urbo. La domo estas moderna, ĵus plia konstruaĵo estis aldonita. Necesejo kaj duŝo situas en la ĉambro. La nuna domo estis konstruita en la jaro 1992. Sufiĉe apude situis la malnova junulargastejo, kiu havas faman historion en la Esperanto-mondo: Por la IJK en la jaro 1974 la organizantoj subskribis kontrakton por okazigi la kongreson en la domo. Lastsekunde la domo nuligis la kontrakton, ĉar ĝi ne estis ĝustatempe finkonstruita, kaj nur dank al la engaĝiĝo de la organizantoj IJK tamen povis okazi, ili trovis aliajn tranoktlokojn.

Adresse
Jugendherberge Münster
Jugendgästehaus Aasee
Bismarckallee 31
48151  Münster 

ĉiuj fotoj ⓒ Jugendgästehaus Aasee