Loko kaj loĝado

Druckversion | Presebla versio

Arnsberg

Arnsberg konsistas el pluraj urbetoj, ĝi mem havas ĉ. 18.500 enloĝantojn kaj estas sidejo de la distrikto Arnsberg. Dum pluraj jarcentoj Arnsberg estis rezideja urbo kaj en la 19a- kaj 20a jarcento administra urbo, nun ĝi ankaú estas komerca centro de «Hochsauerland». La malnovurbo surmonta kun kastelo estas bele ĉirkaúfluita de la «Ruhr»- rivero. https://arnsberg-info.de
https://www.sauerland.com  

Nia tranoktejo

La junulargastejo Arnsberg situas 2 km sudoriente de la malnovurbo kaj 3 km de la stacidomo, kun buskonekto, posedas 110 litojn. Ĉiuj niaj ĉambroj havas duŝon/necesejon. Migradvojoj komencas tuj apud la junulargastejo. 

SGV Jugendhof Arnsberg
Hasenwinkel 4 · 59821 Arnsberg
Tel. +49 2931 5248-25
Retpoŝto: jugendhofatsgv.de 

Interreta paĝo: https://sgv-jugendhof.de