Loko kaj loĝado

Druckversion | Presebla versio

Neustadt/Weinstraße

Neustadt/Weinstraße (www.neustadt.eu) situas meze de la »Germana Vinostrato«, havas pitoreskan malnovurbon kun bonaj restoracioj kaj vintrinkejoj. Ĝi estas ankaŭ konata pro la proksima »Hambach-kastelo«, la loko de la »festo de Hambach« de la germana demokratimovado en la jaro 1832.

Loĝado

Junulargastejo Neustadt/Weinstraße

La junulargastejo Neustadt/Weinstraße situas 1 km sude de la malnova urbo kaj la stacidomo, posedas 133 litojn en 1-, 2- kaj 4-litaj ĉambroj. Ĉiuj  ĉambroj havas duŝon/necesejon.

Pfalz-Jugendherberge
Hans-Geiger-Straße 27
67434 Neustadt
Telefono +49 6321 2289

https://www.diejugendherbergen.de/jugendherbergen/neustadt/portrait/