Programo

Druckversion | Presebla versio

Ĉiutagaj migradoj en la regiono Teŭtoburga Arbaro – mezalta montaro kun belaj rigardoj kaj apudaj vastaj ondaj ebenaĵoj – i. a. sur ĝia ĉefa migradvojo Hermannsweg. Vizitoj de naturaj kaj kulturhistoriaj vidindaĵoj kaj pitoreskaj urbokernoj.

  • Dimanĉo, la 9-a de oktobro 2022
    Posttagmeze ekde la 15-a horo alveno en la junulargastejo Detmold. Post la vespermanĝo esplorado de la (malnov-)urbo Detmold.

  • Lundo, la 10-a de oktobro 2022
    Migrado supren al la Hermann-monumento. Grandioza elrigardo trans la Teŭtoburga Arbaro. Sur la Hermann-vojo al la Extern-rokoj.

  • Mardo, la 11-a de oktobro 2022
    Vizito de la ‘Subĉiela Muzeo Detmold’ kun vasta tereno, vilaĝetoj el diversaj vestfaliaj regionoj kun historiaj konstruaĵoj kaj belegaj farmĝardenoj. Posttagmeze vizito de la historia ‘Palais-ĝardeno’.

  • Merkredo, la 12-a de oktobro 2022

    De Altenbeken tra la Durbeke-valo, supren sur pinta vojo de la Teŭtoburga Arbaro al la elrigardturo ‘Velmerstot’ kaj al la ‘Arĝenta–valo’.

  • Donnerstag, 13. Oktober 2022

    De la kuracloko Bad Salzuflen tra bela varia naturo al Lemgo kun pitoreska malnovurbo (laŭ rekomendo de konata esperantistino el Detmold)

  • Vendredo, la 14-a de oktobro 2022

    Post la matenmanĝo – bedaŭrinde: adiaŭo.

La programo estas provizora kiel dum ĉiu migrado, dependas de la aktuala vetero. Sen aparta vespera programo. Kiu ŝatus oferti programeron, bv. informi la organizanton.

Dum la renkontiĝo ni priatentos la aktualajn Korono-regulojn. La junulargastejoj havas detalan higienokoncepton.