Informilo März 2026
Karaj membroj de EBLOGO kaj geamikoj de la Esperanta planlingvo
(malsupre legeblas la informilo en la germana lingvo.)
Informilo 33 de la Esperanto-Blindulligo de Germanio reg. as. (EBLOGO) je la 26-a de marto 2026
## Karaj gelegantoj,
Ni kore bonvenigas vin al la tridektria EBLOGO Informilo en marto 2026 kaj deziras al vi informoplenan legoplezuron. Ĉe la komenco de ĉiu sekcio troviĝas du numerosignoj, por ke la serĉfunkcio ebligu rapidan superrigardon.
##Venu al la radio Blindzeln Kultur!
informoj: ankaŭ programindicoj, spontanaj intervjuoj kaj naskiĝtagaj salutoj povas laŭdeziro de aŭskultantoj esti senditaj“. B. v. skribu al EBLOGO
Esperanto.de. EBLOGO sendas ĝis 24 horojn tage muzikon kaj raportojn en la planlingvo Esperanto. Aliro eblas per la voĉasistanto de Amazon kun la voĉkomando „Starte den Radiosender Blindzeln Kultur“ aŭ per la jenaj ligiloj:
1. https://live.radio.blindzeln.org/kultur
2. https://live.radio.blindzeln.org/3
Tiuj ligiloj bone funkcias se oni uzas retumilojn kiel: "Google chrom", "Microsoft Edge", "Firefox" kaj aliaj...
Sed se iu uzas aŭdvidludilojn, plurmedian ludilon aŭsonludilon kiel: Winamp kaj aliajn, eble supraj ligiloj ne funkcios. Tiam mi proponas uzi ligilon:
http://webradio.blindzeln.org:8020/radio.mp3
Jen kiel per Winamp:
1. Kopiu mian ligilon;
2. Startu Winamp kaj premu klavkombinon: Ctrl+l; 3. algluu per klavkombino: Ctrl + v, kaj Enigklavon, Enter.
Tiam vi auxskultos per Winamp programon, kaj uzu Winampklavkombinojn. Per klavkombino: Insert + t vi povas legi nomon de kanto, eble ankaux nomon de kantisto.
## Karaj lernantoj!
La venonta instruhoro okazos la deksesan de aprilo je la 20:15-a horo.
Mi petas vin, legi antauxen tekstojn. Certe, ne mankos niaj karaj langorompiloj kaj proverboj.
Amike
Natasxa
Chris-flaig
web.de (<tt://teamtalk.blindzeln.net?tcpport=10333&udpport=10333&encrypted=1&username=gast&channel=%2FEsperantosalono%2F>)
## La 5-an de aprio 2026 inter la 20-a kaj 21-a horo MET okazos en la Esperantosalono de TT la konversacia rondo „Esperanto, simple kaj aplikate“ por novuloj kaj praktikemuloj.
Ekzemplaj temoj: salutvortoj, veterraporto, kantoj kaj poemoj en la germana kaj Esperanto, proverboj, raporto el la kuirejo, kaj ĝeneralaj diskutoj pri la planlingvo Esperanto. En pluraj etaj temblokoj oni praktikos Esperanton en gaja etoso. Eble eksterlandaj gastoj riĉigos la simplajn konversaciajn ekzercojn per reciproka interŝanĝo. La klariga lingvo estos la germana. Alternativa telefona aliro al la virtuala Esperantosalono sur la “Maulwurfshügel” estas petata.
## La 15-an de aprilo 2026 inter la 19-a kaj 22-a horo okazos en TT kaj telefona aliro en la virtuala Esperantosalono internacia virtuala Esperantovespero.
Invito al „VERO - virtuala esperanta renkontiĝo de EBLOGO“ – merkrede, la 15-an de aprilo. Ĉi-foje temas pri kutimaj tipa japana musikiloj kun japana kantoj.
Programo:
Je la 19-a (Mezeŭropa tempo): konektoklarigo, babilado, salutvortoj, antaŭprogramo
Je la 20-a: prezentajxo de 3 tipaj japanaj musikiloj kun auxskultprovo.
Je la 21-a Anoncoj, diskuto kaj babilado – maksimume ĝis la 22-a
## Daŭra invito: Ni renkontiĝas ĉiun 5-an kaj 15-an de la monato je la 20-a horo en la virtuala ĉambro „Esperantosalono“ de EBLOGO sur la „Maulwurfshügel“ per TeamTalk.
Informoj kaj sugestoj per retpoŝto al: WernerGroen
t-online.de
## Laŭ deziro eblas alternativa telefona aliro al la virtuala Esperantosalono sur la Maulwurfshügel. Jen la telefona konekto:
(+49)911 14898539 Poste elektu la numeron de la Esperanto-salono: 124# (dekstre de la cifera klavo 0) Poste enigu la konferencan PIN: 1973 Por alvokoj el eksterlando, ekster Germanio, povas esti aldonaj kostoj.
## EBLOGO informas pri la retejo kun gravaj ligiloj por blindaj esperantistoj.
Retejo: eo.slikom.eu
Retejo de LIBE:
## Bankokonto
La bankokonto de EBLOGO ĉe Sparkasse Leer-Wittmund estas:
IBAN: DE27 2855 0000 0150 6484 42
BIC: BRLADE21LER
La jara membreco-kotizo ekde januaro 2023 estas 36€ (monate 3€) por individuaj membroj kaj 42€ (monate 3,50€) por paroj. Bonvolu indiki sur la transiga formularo kiel uzocelon ekzemple: Mustermann, membreckotizo 2026.
## Redakta laboro
La kunmetado de la EBLOGO informilo estas farita de la estraranoj Natalia Kasymova kaj Werner Groen. Sugestoj, deziroj kaj kritikoj bonvolu sendi al: eblogo
esperanto.de Werner Groen: 0151 54826907