Informilo oktobro 2026
Karaj membroj de EBLOGO kaj geamikoj de la Esperanta planlingvo,
(malsupre legeblas la informilo en la germana lingvo.)
Informilo 39 de la Esperanto-Blindulligo de Germanio reg. as. (EBLOGO) je la 25-a de septembro 2026 por oktobro
## Karaj gelegantoj,
Ni kore bonvenigas vin al la trideknauxa EBLOGO Informilo en oktobro 2026 kaj deziras al vi informoplenan legoplezuron. Ĉe la komenco de ĉiu sekcio troviĝas du numerosignoj, por ke la serĉfunkcio ebligu rapidan superrigardon.
## La 5-an de oktobro 2026 ekde la 20-a ĝis la 21-a horo MET okazos en la Esperantosalono de TT la konversacia rondo „Esperanto, simple kaj aplikate“ por novuloj kaj praktikemuloj.
Ekzemplaj temoj: salutvortoj, kantoj, proverboj kaj poemoj en la germana kaj Esperanto, recepto el la kuirejo kaj ĝeneralaj diskutoj pri la planlingvo Esperanto. Kiel la artefarita inteligenteco povas helpi ĉe la lernado de Esperanto? En pluraj etaj temblokoj oni praktikos Esperanton en gaja etoso. Eble eksterlandaj gastoj riĉigos la simplajn konversaciajn ekzercojn per reciproka interŝanĝo. La klariga lingvo estos la germana. Alternativa telefona aliro al la virtuala Esperantosalono sur la “Maulwurfshügel” estas petata.
## La 15-an de oktobro 2026 inter la 19-a kaj 22-a horo MET okazos en TT kaj telefona aliro en la virtuala Esperantosalono internacia virtuala Esperantovespero.
Programo
Je la 19-a (Mezeŭropa somera tempo) - konektoklarigo, babilado, antaŭprogramo;
Je la 20‑a horo: La honora prezidanto de EBLOGO Theo Speckmann membriĝis antaux 70 jaroj. Pri tio ni diskutas pertoj kaj anekdotoj de longjaraj blindaj Esperantistoj. Ankaŭ kelkaj amuzaj Esperanto‑kantoj en agrabla internacia etoso Estos aŭskultebla. Post la ĉeftemoj: libera tempo por diskuti kaj babili ĝis maksimume la 22‑a horo
## Daŭra invito: Ni renkontiĝas ĉiun 5-an kaj 15-an de la monato je la 20-a horo en la virtuala ĉambro „Esperantosalono“ de EBLOGO sur la „Maulwurfshügel“ per TeamTalk.
Informoj kaj sugestoj per retpoŝto al: WernerGroen
t-online.de
## Laŭ deziro eblas alternativa telefona aliro al la virtuala Esperantosalono sur la Maulwurfshügel. Jen la telefona konekto:
(+49)911 14898539 Poste elektu la numeron de la Esperanto-salono: 124# (dekstre de la cifera klavo 0) Poste enigu la konferencan PIN: 1973 Por alvokoj el eksterlando, ekster Germanio, povas esti aldonaj kostoj.
## Karaj lernantoj!
La venonta instruhoro okazos la dekokan de oktobro je la 20:15-a horo.
Mi petas vin, legi antaŭe tekstojn. Certe, ne mankos niaj karaj langorompiloj kaj proverboj.
Amike
Nataŝa
Chris-flaig
web.de (<tt://teamtalk.blindzeln.net?tcpport=10333&udpport=10333&encrypted=1&username=gast&channel=%2FEsperantosalono%2F>)
## EBLOGO informas pri la retejo kun gravaj ligiloj por blindaj esperantistoj.
Retejo: eo.slikom.eu
Retejo de LIBE:
Esperanto.ce
##Venu al la radio Blindzeln Kultur!informoj: ankaŭ programindicoj, spontanaj intervjuoj kaj naskiĝtagaj salutoj povas laŭdeziro de aŭskultantoj esti senditaj“. Bv. skribu al EBLOGO
Esperanto.de. EBLOGO sendas ĝis 24 horojn tage muzikon kaj raportojn en la planlingvo Esperanto. Aliro eblas per la voĉasistanto de Amazon kun la voĉkomando „Starte den Radiosender Blindzeln Kultur“ aŭ per la jenaj ligiloj:
1. https://live.radio.blindzeln.org/kultur
2. https://live.radio.blindzeln.org/3
3. http://webradio.blindzeln.org:8020/radio.mp3
## Bankokonto
La bankokonto de EBLOGO ĉe Sparkasse Leer-Wittmund estas:
IBAN: DE27 2855 0000 0150 6484 42
BIC: BRLADE21LER
La jara membrokotizo ekde januaro 2023 estas 36€ (monate 3€) por individuaj membroj kaj 42€ (monate 3,50€) por paroj. Bonvolu indiki sur la transiga formularo kiel uzocelon ekzemple: Mustermann, membreckotizo 2026.
## Redakta laboro
La kunmetado de la EBLOGO informilo estas farita de la estraranoj Natalia Kasymova kaj Werner Groen. Sugestoj, deziroj kaj kritikoj bonvolu sendi al: eblogo
esperanto.de Werner Groen: 0151 54826907