
Karaj membroj de EBLOGO kaj geamikoj de la Esperanta planlingvo,
(malsupre legeblas la informilo en la germana lingvo.)
Informilo 37 de la Esperanto-Blindulligo de Germanio reg. as. (EBLOGO) je la 30-an de julio 2026 por augusto 2026
## Karaj gelegantoj,
Ni kore bonvenigas vin al la trideksepa EBLOGO Informilo en augusto 2026 kaj deziras al vi informoplenan legoplezuron. Ĉe la komenco de ĉiu sekcio troviĝas du numerosignoj, por ke la serĉfunkcio ebligu rapidan superrigardon.
## La 5-an de aŭgusto 2026 ekde la 20-a ĝis la 21-a horo MET okazos en la Esperantosalono de TT la konversacia rondo „Esperanto, simple kaj aplikate“ por novuloj kaj praktikemuloj.
Ekzemplaj temoj: salutvortoj, kantoj, proverboj kaj poemoj en la germana kaj Esperanto, recepto el la kuirejo kaj ĝeneralaj diskutoj pri la planlingvo Esperanto. Kiel la artefarita inteligenteco povas helpi ĉe la lernado de Esperanto? En pluraj etaj temblokoj oni praktikos Esperanton en gaja etoso. Eble eksterlandaj gastoj riĉigos la simplajn konversaciajn ekzercojn per reciproka interŝanĝo. La klariga lingvo estos la germana. Alternativa telefona aliro al la virtuala Esperantosalono sur la “Maulwurfshügel” estas petata.
## La 15-an de augusto 2026 inter la 19-a kaj 22-a horo okazos en TT kaj telefona aliro en la virtuala Esperantosalono internacia virtuala Esperantovespero.
Invito al "vero - virtuala esperanta renkontiĝo de EBLOGO" – sabate la 15-an de augusto 2026.
Programo
Je la 19-a (Mezeuxropa somera tempo) - konektoklarigo, babilado, antaŭprogramo;
Je la 20-a horo: Partoprenintoj de EBLOGO rakontas en malgrandajn blokojn pri generalaj kaj individuaj spertoj de la 111 universala Kongreso (UK) en Graz en Auxstrio.
Post laĈeftemoj estas libera tempo por diskuti kaj babili ĝis maksimume 22 horo.
## Daŭra invito: Ni renkontiĝas ĉiun 5-an kaj 15-an de la monato je la 20-a horo en la virtuala ĉambro „Esperantosalono“ de EBLOGO sur la „Maulwurfshügel“ per TeamTalk.
Informoj kaj sugestoj per retpoŝto al: WernerGroen
t-online.de
## Laŭ deziro eblas alternativa telefona aliro al la virtuala Esperantosalono sur la Maulwurfshügel. Jen la telefona konekto:
(+49)911 14898539 Poste elektu la numeron de la Esperanto-salono: 124# (dekstre de la cifera klavo 0) Poste enigu la konferencan PIN: 1973 Por alvokoj el eksterlando, ekster Germanio, povas esti aldonaj kostoj.
## Karaj lernantoj!
La venonta instruhoro okazos post la somera paŭzo! Mi petas vin, legi tekstojn. Certe, ne mankos niaj karaj langorompiloj kaj proverboj.
Amike
Nataŝa
Chris-flaig
web.de (<tt://teamtalk.blindzeln.net?tcpport=10333&udpport=10333&encrypted=1&username=gast&channel=%2FEsperantosalono%2F>)
## EBLOGO informas pri la retejo kun gravaj ligiloj por blindaj esperantistoj.
Retejo: eo.slik