Kongresa temo: Daŭripovo

Ulrich Brandenburg, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio

En 2020 aperis „Gvidilo al la 17 Celoj por daŭripova evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj“, eldonita de Mondial  en kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio. La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 8-an de septembro 2015 lanĉis la 17 Celojn (kun subceloj kaj kelkaj detalaj planoj) kiel bazon por sia evoluiga strategio dum la periodo 2015–2030. Ankaŭ en la publika debato „Daŭripovo“ kaj „daŭripova evoluo“ lastatempe fariĝis multe uzataj terminoj. Kion ili signifas?

La germanligva esprimo „Nachhaltigkeit“ aperis jam en la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj origine celis mastrumadon de arbaroj. Arbarposedantoj kutimas plani en tre longa perspektivo. La principo estas, ke oni ne „rikoltu“ pli da arboj ol rekreskos, eĉ se tio daŭros jardekojn. Hodiaŭ sur la tero loĝas pli ol 7,8 miliardoj da homoj, kiuj – simple dirite – kune foruzas pli ol povas rekreski. Pli da preskaŭ ĉio. Jam en 1972 tiun problemon priskribis la „Klubo de Romo“, kiam ĝi avertis pri la limoj de ekonomia kreskado. Evidente temas ne nur pri la foruzado de limigitaj resursoj, sed ankaŭ pri kreskanta malegaleco kaj malpurigo de la natura medio. Temo por UN – kompetenta por reguligi tutmondajn aferojn, kvankam ne tutmonda registaro – daŭripovo fariĝis per la raporto „Nia komuna estonteco“ de la Brundtland-Komisiono en 1987. Ĝi poste eniris la t.n. „Jarmilajn celojn“ (2000–2015) kaj laste la menciitajn 17 Celojn por la periodo ĝis 2030.

En diversaj formoj daŭripovo kaj specife la 17 Celoj ankaŭ eniris nacian leĝdonadon (foje eĉ en formo de konstitucia celo) kaj planadon. Ekzistas sistemo de regula raportado, kiu montru la respektivan progreson (aŭ almenaŭ la klopodojn; pri malprogresoj neniu volonte raportas). Plej prema lastatempe fariĝis la misevoluo, kiu kondukas al sentebla ŝanĝo de la monda klimato, kaŭzanta kreskon de la mezuma temperaturo, degelon de glaĉeroj, altiĝon de la marnivelo, katastrofojn pro sekeco aŭ pluvegoj ktp.. Klimato estas unu el la ĉefaj temoj, ekzemple de la koalicia kontrakto, sur kies bazo elektiĝis la nova germana registaro. La temo „daŭripovo“ do estas aktuala.Ĝi vekas intereson kaj eĉ emociojn.

Sed kiel ĝi rilatas al Esperanto, kaj kial trakti ĝin kiel ĉefan temon de nia ĉi-jara kongreso kaj la german-nederlanda Erasmus+-projekto, kiu akompanas ĝin?

La 17 Celoj – kiel skribas Humphrey Tonkin en la antaŭparolo por la menciita gvidlibro – entute ne mencias la lingvan demandon kaj certe ne aludas al Esperanto: „Aliflanke, se ni ne estas esperantistoj nur por esti esperantistoj, sed efektive volas krei pli bonan kaj pli egalecan mondon, la Celoj donas al ni vojon, kie ni povas konversacii kun tiuj aliaj personoj, kiuj same celas pli bonan estontecon – ĝuste la homoj pli malfermaj al nia ideo pri internacia lingvo. La Celoj donas al ni vojon montri kion la Esperanto-movado, kun siaj malfermitaj komunikkanaloj kaj sia spirito de gefrateco, povas atingi per kunordigita kaj celkonscia laboro. Tiel ni povas en netruda maniero atentigi pri Esperanto homojn principe favorajn al similaj valoroj“.

Laŭ mia persona impreso inter esperantistoj la procentaĵo de ekologie konsciaj personoj efektive estas pli alta ol en la ĝenerala loĝantaro. Malpli facile senteble estas, ĉu ekologie konsciaj kaj kunlaboremaj homoj pli ol aliaj pretas interesiĝi pri nia lingvo. Nur anekdoto: Antaŭ kelkaj tagoj mi kunprenis la ĵurnalon de konata ĉeno de bio-vendejoj en Germanio. La ĵurnalo nomiĝas „Kreo“ kaj sur la kovrilpaĝo havas citaĵon en Esperanto. Verŝajne ekzistas komunecoj inter homoj, kiuj interesiĝas pri internacia kunlaboro por kontraŭi misevoluojn kaj la esperantistoj kiel bonvolemaj spertuloj pri interkompreniĝo. Se estas tiel, publike trakti daŭripovan evoluon povas proksimigi nin al interesa celgrupo. Ekzemple lokaj aktivuloj de aliaj asocioj kaj iniciatoj (ne la funkciuloj aktivaj ĉe la pinto de tiuj grupoj) foje plendas pri la problemo starigi internaciajn kontaktojn kaj trovi partnerojn en eksterlando. Ni – ankaŭ niaj lokaj grupoj – havas tiajn kontaktojn kaj partnerojn.

Sed kiel argumenti, kaj kio krome ligas nin al la temo „daŭripovo“? Unu argumento estas, ke la realigo de la Celoj ankaŭ havas socian dimension. Ĝi postulas solidaran mondan komunumon, ĉar konscio pri la urĝeco devas formiĝi en ĉiuj landoj. Solidara komunumo bezonas komunikadon sen diskriminacio, egalrajtan kaj malfermitan por kultura diverseco. Ĉu uzi la argumenton de „humaneca internaciismo“ (Lapenna), aŭ simple pledi por ŝparo de resursoj – tempo kaj mono – kompare al aliaj lingvoj, ambaŭ principe pravas. Ŝparo de resursoj ja ankaŭ proksimigas nin al la ideo de daŭripova evoluigo. Sed tempo kaj mono bezonataj por lingvolernado ne estas facile kompareblaj kun akvo, aero kaj fosiliaj energiportantoj. Respondeculoj de registaroj kaj neregistaraj organizoj, hodiaŭ aktivaj en tiu kampo, jam investis en lingvolernadon kaj inter si bele-malbele komunikas en la angla. Ili povus argumenti, ke lerni Esperanton postulus aldonajn investojn, do foruzus iliajn intelektajn resursojn, pli utile uzatajn por plenumado de la 17 Celoj.

Sed ne temas unuarange pri la nuna generacio de gvidantoj, temas pri nia komuna estonteco. Solidareco kaj egalrajta aliro al informoj tial devas resti kerno de nia argumentado, simile kiel la respekto por kultura diverseco (kiun unulingva aŭ eĉ 6-lingva reĝimo ne garantias), respekto ankaŭ por indiĝenaj kulturoj kaj scioj. Mi citas el papero de Bert de Wit, kunorganizanto de nia kongreso: „Kultura diverseco pliigas la ŝancojn, ke oni trovos solvojn por la problemoj rilate al malriĉeco, mediomalpurigado kaj sociala divido. Ja, diversaj kulturoj ofertas diversajn manierojn por konsideri problemojn, kaj tio pliigas la ŝancon, ke estontaj generacioj ankoraŭ povos ĝui bonfarton, puran akvon kaj aeron kaj agrablan socion. Tutmondiĝo, kiu forigas la kulturajn diferencojn, minacas malpliigi la postvivajn ŝancojn de la homaro“.

Laŭ la (internacie plej agnoskita) difino de la Brundtland-Komisiono de 1987 „Daŭripova evoluigo estas evoluigo, kiu kontentigas la bezonojn de la nuntempo, sen riski, ke estontaj generacioj ne povu kontentigi siajn proprajn bezonojn“. Ni ne vivu je kosto de niaj genepoj. Solidareco estas la ŝlosilvorto por atingi tiun celon. Ni do faru ĉion por postlasi al niaj genepoj mondon pli solidaran kaj egalrajtan.