Kongresejo

Druckversion | Presebla versio

La kongresa programo okazas en du konstruaĵoj

 

Junulargastejo Oldenburg

Straßburger Str. 6, 26123  Oldenburg

Prelegoj, laborgrupoj, kunsidoj kaj aliaj programeroj okazos ĉefe en la seminariaj salonoj de la junulargastejo. Tie estos ankaŭ la libroservo kaj la kongresa oficejo.

La nova junulargastejo estis malfermita en oktobro 2019. Ĝi estas moderne meblita kaj ideale konvena por tiaspecaj kunvenoj. Krom moderne ekipitaj seminariejoj ĝi ofertas ankaŭ grandan kaj belan ripozejon en la vestiblo kun multaj sidlokoj kaj grandan terason.

Por niaj partoprenantoj ni disponigas (limigitan) nombron da tranokteblecoj inkluzive tri manĝoj en la junulargastejo mem.

 

City Club Hotel Oldenburg

Europaplatz 4–6, 26123 Oldenburg

La malferma kunveno kaj la vespera kultura programo okazos en la City Club Hotel Oldenburg. Ĝi estas piede atingebla de la junulargastejo
 Piedira vojo (0,4 km).

La City Club Hotel Oldenburg estas la plej proksima hotelo de la junulargastejo, vidu la liston de hoteloj.

 

Ĉefa renkontejo kaj kongresa adreso

Centra renkontejo kaj kongresa adreso estas la junulargastejo:

Jugendherberge, Straßburger Str. 6, 26123  Oldenburg, +49 441 87135.

Vendrede ekde 15:00 nia akceptejo estos malfermita en la enirhaloAlie, la organizantoj estos atingeblaj dum la kongreso en la konferenca oficejo en la ĉambro Hafenlounge en la unua etaĝo. La vestiblo (bildo) kaj la teraso de la junulargastejo servas ankaŭ kiel loko por ripozi kaj restadi inter kaj post la diversaj programeroj – laŭdezire ankaŭ dum la tuta nokto. La vestiblo estas daŭre malfermita ankaŭ nokte kaj ofertas riĉan kolekton de trinkaĵoj.