Kroma programo | Beiprogramm
provizora | vorläufig

La programo estas agnoskita kiel kleriga seminario en la kadro de Erasmus+.
Ĝi estas organizata kiel partnera programo de Germana Esperanto-Asocio kaj Esperanto Nederland.
Prelegoj
Kontribuanto | Programero |
![]() |
Dirite ne signifas farite - Kiel vi (finfine) realigas viajn ideojn Multaj homoj diras "Mi ŝatus verki libron, mi ŝatus fondi kompanion, mi ŝatus ĉi tion aŭ tion“ – sed ili ne faras ĝin. En ĉi tiu prelego vi ekscios kiel venki la „internajn demonojn“ kiuj detenas nin komenci. Vi lernos kiel vi estonte plej bone kaptas ŝancojn kaj kial fiasko ne estas katastrofo sed ofte la komenco de sukceso. |
|
Gravaj momentoj en la historio de Afriko Afriko estas granda kontinento. Ĝi estas tre riĉa en diversaj eventoj. Tiaj eventoj markas la diferencon inter Afriko kaj la aliaj kontinentoj el la historia vidpunkto. Tiu kontinento estas regata de reĝoj kaj imperiestroj. |
![]() |
Rekono de Esperanto kiel lingvo kaj rekono de la Esperanto-kulturo Bedaŭrinde granda parto de la publiko kaj eĉ multaj fakuloj pri lingvoj ne konscias, ke el la lingvo-projekto de Esperanto kreiĝis vivanta lingvo kun vigla kulturo. La konscio pri la reala Esperanto-mondo tamen estas la bazo de progreso por nia lingvo. Indas atingi, ke nia lingvo kaj ĝia kulturo estu respektataj, interalie laŭ artikolo 22 de la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj de EU. |
Aliaj
Kontribuanto | Programero |
Konrad Gramelspacher |
Esperanto sub la nuboj! Kajtfarado kaj kajtflugado (por plenkreskuloj kun aŭ sen infanoj, avoj aŭ avinoj, geonkloj kiuj ne forgesis la senton de la juna aĝo). Mi ankaŭ ofertas modelon kiun povas mem fari infano) – Mi nur havas materialon por kelkaj malkomplikaj kajtoj. La kostoj estas malaltaj. Vi ankaŭ povas kunporti proprajn mem aĉetitajn kajtojn.
Anocu vian partoprenon: +49-7633-802518, kg |
Cornelia Klee |
Kantorondo kun popularaj kantoj 45 min. Singrunde mit populären Liedern |
Andreas Emmerich | Beratungsstunde "Spenden und Vererben zum Nutzen der Esperanto-Bewegung" |
André Christian Weber |
Lumbildprelego pri miaj tri vojaĝoj al kaj tra Islando kun vizito de la UK 2013 en Rejkjaviko Lichtbildervortrag meiner drei Reisen durch Island mit Besuch des Esperanto-Weltkongresses in Reykjavik |
Peter Zilvar, Zsófia Kóródy |
Prezento kaj informstando: La modelo Esperanto-urbo Präsentation und Informationsstand: Das Modell Esperanto-Stadt |