Ekskursoj

Druckversion | Presebla versio

La programo estas agnoskita kiel kleriga seminario en la kadro de Erasmus+.
Ĝi estas organizata kiel partnera programo de 
Germana Esperanto-Asocio kaj Esperanto Nederland.

Celo Priskribo
Oldenburg

Sabate, 13:30-15:00: urbogvidado, de la kastela placo (antaŭ la ĉefenirejo de la kastelo). Germanlingve kun tradukoj en Esperanto.
                                   Maksimume 25 personoj, senkosta

Dum ĉi tiu promeno tra la centro vi vidos multajn interesajn konstruaĵojn. La vidindaĵoj estas disvastigitaj ĉie en la urbocentro - inter la Oldenburga Kastelo kaj la ekkonilo Lappan. Ekzistas kelkaj klasikismaj konstruaĵoj, kiuj estas sufiĉe maltipaj por Malsupra Saksio. Lasu vin surprizi kaj atendu societeman tempon kun multaj vidindaĵoj, rakontoj kaj internaj informoj.

Sabate, 16:00-17:30: 2 urbogvidadoj, de la kastela placo (antaŭ la ĉefenirejo de la kastelo).
                                   Maksimume 1 x 25 personoj, germanlingve kun tradukoj en Esperanto, senkosta
                                   Maksimume 1 x 25 personoj, germanlingve, senkosta

Priskribo: vidu supre

Dimanĉe, 10:00-11:30: urbogvidado, de la kastela placo (antaŭ la ĉefenirejo de la kastelo). Germanlingve kun tradukoj en Esperanto.
                                      Maksimume 25 personoj, senkosta

Priskribo: vidu supre

Haus im Moor Goldenstedt

Dimanĉe, 13:00-18:00:
Ekskurso per buso en la marĉon ĉe Goldenstedt. Manfred Westermayer prelegos jam en la buso pri la temo "Marĉoj povas savi la klimaton, subteni kamparanojn kaj biodiversecon". Surloke eblos 2 variantoj, el kiuj oni jam elektu antaŭe (bonvolu atendi nian retpoŝtan aliĝpeton):

Varianto 1: Gvidata migrado tra la marĉo kun tradukoj de Manfred. Oni portu fortikajn ŝuojn kaj kapablu iri distancon de 3,5-4 km en 2 horoj.

Varianto 2: Veturado kun la "Moorbahn" (eta malferma trajno) tra la marĉo kun germanlingvaj klarigoj. Daŭro: 1,5 horoj.

Eble ankoraŭ estos tempo por kafumado.
Kostoj: ĉ. € 16,-- ĝis 20,--.
Reveturo: 17:00, alveno al Oldenburg ĉ. 18:00

Bremen

Lunde, ĉ. 10:30: ekveturo al Bremen (ĉiu organizu mem!), ĉ. 11:30: urbogvidado en Bremen. Daŭro:  ĉ. 2 horoj, senkosta

Renkontiĝo 11:30 antaŭ la suda enirejo de la ĉefstacidomo.

De la stacidomo ni trapasas la parkaĵon Wallanlagen survoje al la foirplaco de Bremen. Tie situas ne nur la urbodomo, la statuo de la Bremenaj Urbmuzikistoj, la katedralo sed ankaŭ la statuo de la Bremena Roland (UNESCO-mondheredaĵo). Plej proksime estas la belega Böttcherstraße kaj la malnova Scĥnoor-kvartalo. Kaj tre proksime troviĝas la rivero Weser kun la piediranta zono Schlachte, populara renkontejo de bremenanoj kaj turistoj. Sur la alia riverobordo videblas la Becks-bierfarejo kaj vico de grandaj platanoj - de longe konflikttemo inter la bezonoj de verda urbo kaj protekto kontraŭ inundoj.

Partoprenantoj loĝantaj en la junulargastejo ne povas partopreni la taĝmanĝon, sed povas prepari lunĉpakaĵon dum la matenmanĝo. Post la urbogvidado oni ne devas reveni al Oldenburg. Trajnveturantoj povas enŝlosi siajn pakaĵojn en valizujoj en la stacidomo. Aŭtoveturantoj povas parki sur Bürgerweide (norde de la stacidomo) aŭ en la parkdomo City-Gate (sude de la stacidomo).

Oldenburg

Ĉiutage de 10:00-20:00 laŭ propra iniciativo: Ekspozicio aranĝita de la revuo National Geographic: „Planet or Plastic?“

Oldenburg estas la una stacio de tiu ĉi ekspozicio en germanio. Per 70 potencaj bildoj de famaj fotistoj el la tuta mondo kaj krome infografikaĵoj kaj videoj "Planet or Plastic?" („Planedo aŭ Plasto?“) emfazas la bezonon de ekvilibro inter la uzado de la materialo plasto kaj la protektado de nia medio. La ekspozicio krom tio prezentas paŝojn, kiujn vizitantoj povas fari en siaj vivoj, por respondece redukti, reuzi, recikligi kaj forigi produktojn enhavantajn unu-uzan plaston. Lingvoj: plejparte germanlingva sed ĉiu foto estas priskribita en la germana kaj la angla.

Loko: "Gleispark"-halo apud la suda eliro de la ĉefstacidomo, Moslestraße/Bundesbahnweg
Kostoj: € 10,--

Oldenburg

Ĉiutage laŭ propra iniciativo: Vizito de la "Ĝardeno de klimataj datumoj" de la EWE (energiprizorga entrepreno).

Per (germanlingvaj) informtabuloj kaj ekspoziciaĵoj vizitantoj povas trakti la temon klimato. Troveblas kompaktaj informoj kaj sugestoj pri demandoj pri movebleco kaj la energia transiro.

Loko: Neue Donnerschweer Straße 26
Senkosta