Alvojaĝo

Druckversion | Presebla versio

Per trajno

de okcidento
trajnkonekto Leer (Orientfrislando) ĝis ĉefstacidomo Oldenburg

de aliaj direktoj
Lasta stacio por ŝanĝi trajnon estas la ĉefstacidomo de Bremen,
trajne de tie al la ĉefstacio de Oldenburg (ĉirkaŭ 35 minutoj)

La junulargastejo situas en tuja proksimeco de la ĉefstacidomo (norda flanko) kaj estas facile piede atingebla:

De la centra busstacio (ZOB), norde de la stacidomo orienten al la Straßburger Straße,
de tie maldekstren – la junulargastejo estas post 120 m maldekstre.
► Piedira vojo de la norda flanko de la stacidomo (160 m)

de la stacidoma antaŭplaco (sude de la stacidomo) orienten al la Straßburger Straße kaj tie maldekstren tra la tunelo. Post 300 m la junulargastejo situas maldekstre
Piedira vojo de la suda flanko de la stacidomo (450m).

Buslinioj en Oldenburg
Buslinia mapo de VWG (Verkehr und Wasser GmbH)
Buslinioj (elŝutebla kiel PDF-dosiero)
 

Stadtplan_Oldenburg_grobPer aŭto

► Ĝenerala vojoplanilo de Google Maps

de okcidento
Aŭtovojo A28 ĝis la elirejo Oldenburg-Bürgerfelde
► Vojo de tie al la kongresejo  (3,0 km)

de sudo
Aŭtovojo A1 ĝis la aŭtovoja kruciĝo Ahlhorn,
Aŭtovojo A29 ĝis la elirejo Oldenburg-Ohmstede
► Vojo de tie al la kongresejo (4,0 km)

de aliaj direktoj
Aŭtovojo A1 (de nordo) aŭ A27 (de oriento) ĝis la kruciĝo Bremer Kreuz,
Aŭtovojo A28 ĝis la elirejo Oldenburg-Bürgerfelde
► Vojo de tie al la kongresejo (3,0 km)

Atentigo: Ĉe la junulargastejo mem NE ekzistas parkejoj por aŭtoj. Norde de la stacidomo, ĉ. 100 m de la junulargastejo, estas pagenda parkdomo kun 358 lokoj (0,50 € por 50 minutoj, maksimume 5 € tage, bileto por sep tagoj 17,50 €). Alia parkejo troveblas ĉ. 150 m oriente de la junulargastejo apud "EWE-Arena", kiu kostas po 3 € tage. La situon de la kongresejo kaj de la parkejoj vi trovas i. a. en tiu ĉi mapo de Google Maps.
 

Per aviadilo

Flughaveno: Bremen (BRE)
per tramo 6 (haltas antaŭ la flughaveno) direkto "Universität" ĝis la ĉefstacidomo (17 minutoj),
per trajno al la ĉefstacio de Oldenburg (30 minutoj).