Sekvonta grupvespero
Kion ni faris, kion ni faros?
La somera paŭzo finiĝas. Jen la listo de Esperanto-aranĝoj, kiujn vi povus esti partoprenintaj:
Baltiaj Esperanto-Tagoj (Riga),
ILEI-Kongreso (Zaozhuang)
Hispana Esperanto-Kongreso (Portugalete)
Internacia Pikniko (Strasbourg)
Somera Esperanto-Perfektigo (Herzberg)
Kongreso de SAT (Léon)
Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (Kaprálův mlýn)
Pola Esperanto-Kongreso (Bielsko-Biała)
Kongreso de IKUE (Graz)
Kultura Esperanto-Festivalo (La Chaux-de-Fonds)
Universala Kongreso (Graz)
Kristana Esperanto-Kongreso (Görlitz)
Internacia Junulara Kongreso (Tiana)
Staĝo en Metabief (Métabief)
Pluezeka Somera Esperanto-Renkontiĝo en Bretonio (Plouézec)
Someraj Tagoj de la Franca EDE (Saint-Etienne)
Itala Kongreso de Esperanto (Vico del Gargano)
Do rakontu, kie vi estis kaj kiujn memorojn vi kunprenis hejmen!
ĵaŭdon, 3-an de Septembro 2026 je la 18.00 h
en nia rekontiĝejo