Sekvonta grupvespero
(pentraĵo Georg Weitsch)
Impresoj el Ekvadoro
scivolemo estas ĝenerala motivo por viziti fremdajn landojn. Scivolemo karakterizas Jiri same kiel jam lian konatan antaŭulon Alexander von Humboldt.
Ĉilasta priskribis observojn spertojn kaj impresojn en skize ilustritaj taglibroj. Jiri fotas kaj rakontas.
Sed komuna al ambaŭ estas vojaĝo al kaj tra Ekvadoro. Tio ne tute ĝustas, ĉar Ekvadoro en la tempo de Humboldt ankoraŭ ne ekzistis.
Sed ne gravas. La pejzaĝoj, flaŭro kaj faŭno en la vicreĝlando Novgranado siatempe estis almenaŭ same impresa kiel ili prezentiĝas hodiaŭ.
La diversaj klimatozonoj donas hejmon al dek procentoj de la planto- kaj dek ok procentoj de birdospecioj mondvaste konataj.
Kiel Ekvadoro vivas tiun respondecon?
Ĉu la rajtoj de "Patrino Tero" manifestitaj en la konstitucio estas defendataj kontraŭ nafto-konzernoj kaj industrio avida je ercoj?
Jiri certe iom prilumos ankaŭ tiun aspekton
ĵaŭdon, 16-an de Aprilo 2026 je la 18.00 h
en Sobi.