Eblaj ekskursoj
Ni invitas al kelkaj eksursoj kaj proponas krome alternativojn por memstara aktivado laŭ Via intereso kaj tempo:
1. Pilgrimado tra Gerlico al la Sankta Tombo
Gerlico havas veran unikaĵon: Sanktan Tombon de Jesuo pli originalan ol lia tombo en Jerusalemo! Kiel tio eblas?? Venu kaj malkovru la sekreton pilgrimante kun ni laŭlonge de la Sankta Vojo:
Ni komune komencos nian pilgrimadon apud la Juĝdomo de Pilato, sekvos (same kiel en Jerusalemo) la 1000 paŝojn de la Sankta Vojo, preterpasos la Bakejon de Jesuo kaj fine atingos la Sanktan Tombon. Se eblos, ni en la Kapelo de Golgota kune festos "agapan manĝon".
Pli da informoj (germane, angle, pole, ĉeĥe), fotoj, filmo k.t.p. ĉe: https://www.evkulturstiftunggr.de/heiligesgrab.html
Pri la Bakejo de Jesuo rigardu:
https://www.jesusbaeckerei.de/jesusbaeckerei
Kostoj por eniro, ĉiĉeronado inkluzivaj en Via kotizo.
2. Vizito de la Silesia Muzeo en Gerlico
Mi kore rekomendas vizitadon kun ĉiĉeronado tra tiu unika muzeo. Chicheronado eblos en pluraj lingvoj, ne nur la pola aŭ germana, sed por Vi ni tradukos al Esperanto.
Pli da informoj en germana, pola, angla:
https://www.schlesisches-museum.de
Kostoj por trajno aŭ buso, eniro, ĉiĉeronado inkluzivaj en Via kotizo.
3. Vizito de la Preĝejo de Sankta Petro (Peterskirche) en la urbocentro
Kostoj inkluzivaj en Via kotizo.
4. Promenado al la pola urbo(parto) Zgorzelec kun ebleco viziti la domon (muzeon) de Jakob Böhme
Kostoj inkluzivaj en Via kotizo.
5. Ekskurso al la monaĥinejo Marienthal apud Ostritz
Tiu pitoreska monaĥinejo situas rekte apud la rivero Niso/Neiße, kiu kunigas Germanion kaj Pollandon.
Per trajno aŭ regiona buso ni kune vojaĝos al urbeto Ostritz kaj de tie promenos sur bela vojo laŭlonge la rivero Niso al la monaĥinejo. Tie ni havos eblecon, interparoli kun monaĥino(j), viziti la preĝejon kaj – laŭ intereso – ĝui ĉiĉeronadon en la internaj partoj de la histori-riĉa monumento.
Pli da informoj ĉe:
https://www.kloster-marienthal.de(link is external)
Kostoj por trajno au buso, eniro, chicheronado inkluzivaj en Via kotizo.
6. Ekskurso al Herrnhut
La urbeto Herrnhut (signifo: „La Sinjoro protektas“) famiĝis mondskale pro la Moravia frataro (Herrnhuter Brüdergemeinde, Moravian Church, Iglesia Morava). Sed Herrnhut ne nur estas centro de tiu libera eklezio, sed richas je historio kaj muzeoj.
Ni invitas Vin al urbogvidado kun ĉiĉeronado por vidi la faman preĝejan salonon, eble ankau la muzeon pri antropologio, kaj aliajn vidindajhojn.
Pli da informoj:
https://www.herrnhut.de
Kostoj por trajno aŭ buso, eniro, ĉiĉeronado inkluzivaj en Via kotizo.
7. Vizito de la antikva, de pli ol jarcento ne plu uzata tombejo de Sankta Nikolao (Nikolaifriedhof) kaj ties preĝejo Nikolaikirche
Plurlingvaj informoj:
https://www.evkulturstiftunggr.de/nklfriedhof.html
laŭ Via intereso kaj tempo
8. Vizito de (iamaj) sinagogo(j)
En Gerlico ekzistas du (iamaj) sinagogoj. La pli granda, de tempo al tempo religie uzata sinagogo nun nomiĝas Kulturforum, pli da informoj:
https://www.kulturforum-goerlitzer-synagoge.de/die-synagoge
Alia, la „malnova sinagogo“ situas en la sama strato kiel nia kongresejo Langenstraße, kaj nuntempe uzatas kiel „Literaturhaus“.
Pli da informoj:
http://www.alte-synagoge-goerlitz.de
laŭ Via intereso kaj tempo
9. Ekskurso al Pollando, ekzemple urbo Breslau/Wrocław
Vi havos bonajn eblecojn malkovri memstare vidindajn urbojn aŭ monumentojn en Pollando.
laŭ Via intereso kaj tempo
10. Ekskurso al Dresdeno, Saksia Svislando ...
laŭ Via intereso kaj tempo
