Baltiaj Esperanto-Tagoj 2026
Latvia Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la 60-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-60) – la plej popularan Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj, la aranĝon kiu havas jam pli ol 60-jaran historion (la unua BET okazis en 1959 ĝuste en Latvio).
4-a ĝis 11-a de julio 2026
Rigo, Latvio
Loko
BET-60 okazos en Rigo – la ĉefurbo de Latvio. La urbo situas ĉe la suda marbordo de la Riga Golfo de la Balta Maro. La historia centro de Rigo situas ĉe la dekstra bordo de la rivero Daŭgavo, proksimume 10 km de ĝia enfluejo en la Rigan Golfon. Distanco de la plej proksimaj eŭropaj ĉefurboj laŭ aŭtovojoj: Vilnius – 300 km, Tallinn – 310 km, Helsinki – 400 km, Stokholmo – 550 km, Varsovio – 660 km, Berlino – 840 km. La antikva urboparto de Rigo estas registrita en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Rigon oni nomas la metropolo de secesia stilo (Art Nouveau, Jugendstil), ĉar en ĝia centra parto proksimume 40% el ĉiuj domoj estas secesi-stilaj konstruaĵoj, kio estas multe pli ol en aliaj eŭropaj urboj.
BET-ejo
Riga Teknika lernejo pri turismo kaj kreiva industrio (latvalingve: Rīgas Tūrisma un radošās industrijas tehnikums), strato Nīcgales 26, Rigo.
Alveno al BET-60 la 4-an de julio, forveturo – la 11-an de julio.
Baldaŭ en la maldekstra menuo aperos aparta paĝo pri la publika transporto de Rigo, kiel atingi BET-ejon kaj informo pri proksimaj vendejoj, kafejoj, restoracioj.
Registrado funkcios la 4-an de julio ekde 10:00 – 21:00.
La unua programero la 4-an de julio – Interkona vespero je la 19:00.
La Solena Malfermo dimanĉe – la 5-an de julio, je la 11:00 en la Salono de Teknika lernejo. Ekde lundo okazos dunivelaj Esperanto-kursoj (por komencantoj kaj paroliga, gvidataj de konataj Esperanto-instruistoj), funkcios Somera Universitato, estos ebleco partopreni seminarion pri ĵurnalismo, Origamian atelieron, pruvi sian lingvoscion, eltrovemon kaj spritecon en la intelekta ludo “Komprenu min”, estos riĉa vespera programo – diversaj koncertoj, Jubilea Vespero, Ĝardena festo (Adiaŭa Vespero).
Dum BET funkcios libroservo, aperos ĉiutaga BET-informbulteno “Ondo de Daugava”
Vidu apartan paĝon (Programo en la maldekstra menuo). Elŝutebla PDF-dokumento sub "Dosieroj por elŝuti".
Ekskursoj
Vidu apartan paĝon (Ekskursoj en la maldekstra menuo).
En la kadro de BET okazos ankaŭ ► KER-ekzamenoj.
Kotizoj
Vidu apartan paĝon (Kotizoj en la maldekstra menuo).
Loĝado
En la studenta hotelo de la Teknika Lernejo (strato Nīcgales 26):
• po 30 € diurne por persono en dulita – kvarlita ĉambro (duŝejo kaj necesejo por du ĉambroj);
• po 45 € diurne por persono sola en dulita – kvarlita ĉambro (duŝejo kaj necesejo por du ĉambroj).
En hoteloj de Rigo (rezervado memstara).
Se vi ankoraŭ ne pagis pri loĝado, faru tion senprokraste. Se vi pro iu kaŭzo povas pagi nur surloke, konfirmu, ke viaj planoj, alven- kaj forirdatoj ne ŝanĝiĝis, aliokaze por vi loko en la studenta hotelo ne estos garantiita, ĉar hotelo postulas antaŭpagon pri ĉiu rezervita numero. Pri ajnaj ŝanĝoj informu senprokraste.
Manĝado
La unua organizita manĝo – tagmanĝo estos dimanĉe la 5-an de julio, la lasta – matenmanĝo sabate la 11-an de julio. Vespermanĝo memstare en diversaj kafejoj kaj restoracioj de Rigo.
Aliĝo
Prefere aliĝu rete:
Reta aliĝilo ► https://www.esperanto.de/bet-aligho
Listo de aliĝintoj ► https://www.esperanto.de/bet-partoprenantoj
aŭ plenigu la aliĝilon kaj sendu al: margarita.zelve
gmail.com
Samtempe pagu la aliĝkotizon (paĝo Kotizoj).
Atingeblecoj
Rigon eblas atingi buse, trajne (el Tallinn kaj Vilnius) kaj aviadile. La flughaveno provizas flugojn en pli ol 100 itineroj, ĝi situas 10 km de la urbocentro.
Kontakteblecoj
• rete: bet
esperanto.de
margarita.zelve
gmail.com
• telefone: +371 26407174 (Margarita)