Kotizoj

Druckversion | Presebla versio

Kotizo por ĉeesta programo

La kotizoj validas por partopreno en ĉiuj programeroj en la ĉeesta programo de la kongreso. Partopreno en ekskursoj estas aparte pagenda. Partopreno en la reta programo estas senpaga.

Partoprenantoj, kiuj loĝas en Germanio kaj ne estas membroj de GEA, pagas pli altan kotizon. Partoprenantoj el tielnomataj B-landoj ricevas rabaton. Ni aplikas la saman distingon inter A-landanoj kaj B-landanoj kiel la Universalaj Kongresoj de UEA:

  • A-landoj: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B
  • B-andoj: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio, Korea Resp.), Afriko kaj Latina Ameriko

La kotizoj diferencas laŭ aliĝdato. Aliĝo ekvalidas nur per pago de la kompleta kotizo. 
Reduktita kotizo por: akompanantoj/partneroj, handikapuloj, personoj sen propra salajro.
 

Kotizoj

Prezoj por ĉiu persono

ĉefkongreso kompleta kongreso
aliĝperiodo normala
kotizo
reduktita
kotizo
normala
kotizo
reduktita
kotizo
aliĝo ĝis 30a de junio 2022 50 € 30 € 100 € 60 €
aliĝo ĝis 31a de decembro 2022 75  45 € 150 € 90 €
aliĝo ĝis 31a de marto 2023 85  60 € 170 € 120 €
aliĝo poste aŭ surloke 105  85 € 210 € 170 €

taga bileto (haveblas nur surloke,
neniu rabatokrompago 15 € / 10 €)

55  45 €

Krompago

+30 € / +20 € por ne-membroj de Germana Esperanto-Asoccio
loĝantaj en Germanio

Rabato

-30 € / -20 € por partoprenantoj el B-landoj (vidu supre)

 

Loĝado kaj manĝoj en la junulargastejo

La ĉambroj estas kvarlitaj. Kun krompago ili uzeblas ankaŭ kiel unu- aŭ dulitaj ĉambroj. Partoprenantoj, kiuj volas uzi komunan ĉambron, devas aliĝi aparte.

La prezo inkluzivas

  • tranoktadon,
  • matenmanĝon, tagmanĝon, vespermanĝon (unua manĝo: vesperanĝo vendrede, lasta manĝo: tagmanĝo lunde)
  • litaĵojn
  • unu kompleton da mantukoj.

Atentu: La nombro de litoj/ĉambroj estas limigita. Ni disdonos ĉambrojn laŭ la vicordo de aliĝoj. Mendo de lokoj en la junulargastejo validas nur post konfirmo de la organiza teamo.
 

Tranoktado kaj ĉiuj manĝoj

Prezoj por ĉiu persono ĉefkongreso kompleta kongreso
ĉambrokategorio aĝo
ekde 27 jaroj
aĝo
ĝis 26 jaroj
aĝo
ekde 27 jaroj
aĝo
ĝis 26 jaroj
1-lita ĉambro 260 € 230 € 580 € 530 €
2-lita ĉambro 210 € 180 € 460 € 410 €
3- aŭ 4-lita ĉambro 180 € 150 € 370 € 320 €
 
 

Manĝoj en la junulargastejo por eksteruloj

Al partoprenantoj ne loĝantaj en la junulargastejo ni laŭdezire ofertas tagmanĝojn kaj vespermanĝojn en la junulargastejo.
 

Tagmanĝo + vespermanĝo
Prezoj por ĉiu persono

ĉefkongreso kompleta kongreso
44 € 100 €
 

Amasloĝejo

Por partoprenantoj kun tre malaltaj postuloj al loĝado ni havas je nia dispono salonon en la domo de la asocio "Glück zu", en kiu povas tranokti ĝis 20 personoj kun aermatraco/dormmato kaj dormsako. Necesejoj estas rekte apude, duŝoj en la supraj etaĝoj. 

Atentu: La nombro de lokoj en la amasloĝejo estas limigita. Ni disponigos la lokojn en la vicordo de aliĝoj. Mendoj de lokoj necesigas konfirmon de la organiza teamo.
 

Tranoktado en la amasloĝejo
Prezoj por ĉiu persono

ĉefkongreso kompleta kongreso
15 € 35 €

 

Malaliĝo, nuligo de la kongreso

  1. En kazo de malaliĝo ĝis 2022-03-31 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 10 €.
  2. En kazo de malaliĝo post 2021-03-31 ni repagos jam pagitan kotizon minus administra kontribuo de 20 €. Se ni havos kostojn pro la malaliĝo flanke de la kongresejo, ni subtrahos ilin de la repago.
  3. Se ni mem devas nuligi la kongreson, ni repagos la kompletan pagitan kotizon.