Kongresejoj

Druckversion | Presebla versio

La situon de la kongresejoj vi trovas en tiu ĉi mapo de Google Maps.

Junulargastejo Braunschweig

Wendenstr. 30, 38100  Braunschweig

Prelegoj, laborgrupoj, kunsidoj kaj aliaj programeroj okazos ĉefe en la seminariaj salonoj de la junulargastejo. Tie estos ankaŭ la libroservo kaj la kongresa oficejo.

La junulargastejo situas centre kaj proksime al la universitato. La urbocentro estas piede atingebla en malmultaj minutoj. En tuja proksimeco trovigas tramhaltejo.

Por niaj partoprenantoj ni disponigas (limigitan) nombron da tranokteblecoj inkluzive tri manĝoj en la junulargastejo mem.

Altstadtrathaus Braunschweig
(malnovurba urbodomo)

Altstadtmarkt 7, 38100  Braunschweig

La malferma kunveno de la kongreso okazos en la Dornse-salono de la historia urbodomo en la malnova urboparto.

La urbodomo situas 1,2 km de la junulargastejo kaj estas facile atingebla piede aŭ per tramo.

Forum Medienhaus

Hintern Brüdern 23, 38100  Braunschweig

La vespera kulturprogramo dum la ĉefkongreso okazos en la kongrescentro Forum Medienhaus. Ĝi estas parto de la gazetara domo de la loka gazeto Braunschweiger Zeitung.

La Forum Medienhaus situas 700 m de la junulargastejo kaj estas facile atingebla piede.

Kastelo

Schlossplatz 1, 38100  Braunschweig

Apud la kastelo estos informstandoj en la kadro de la Kultur-Lingva Festivalo sabate. – Same sabate posttagmeze okazos en la kastelo kongresa programero pri la historio de Esperanto en Braunschweig.

La kastelo situas 850 m de la junulargastejo kaj estas facile atingebla piede.

Junulara Centro Mühle

An der Neustadtmühle 3 38100  Braunschweig

En la junulara centro okazos la paralela junulara programo de KEKSO. Al la vespera "gufujo" estas bonvenaj ankaŭ partoprenantoj de la kongreso.

Ankaŭ programeroj de la kongreso laŭbezone okazos en la junulara centro

La junulara centro situas 400 m de la junulargastejo kaj estas facile atingebla piede.



Ĉefa renkontejo kaj kongresa adreso

Centra renkontejo kaj kongresa adreso estas la junulargastejo:

Jugendherberge Braunschweig, Wendenstraße 30, 38100 Braunschweig

Vendrede ekde 15:00 nia akceptejo estos malfermita en la enirhaloAlie, la organizantoj estos atingeblaj dum la kongreso en la konferenca oficejo en la ĉambro Clubraum en la 1a etaĝo. La vestiblo (bildo) de la junulargastejo, kun aldona aparta salono, servas ankaŭ kiel loko por ripozi kaj restadi inter kaj post la diversaj programeroj.