Alvojaĝo

Druckversion | Presebla versio

Per trajno

ĝis Braunschweig Hbf. (ĉefstacio),
de tie sur la antaŭplaco ĉe kajo C per tramo 110 en la direkton Wenden
ĝis haltejo Kaiserstraße (12 minutoj),
ĉe la trafiklumo trans la straton al la junulargastejo (proks. 100 m).

Per longdistanca buso

La haltejo por longdistancaj buloj situas en la strato Berliner Platz 1d, apud la ĉefstacio.
De tie kiel supre.

Per aŭto

► Ĝenerala vojoplanilo de Google Maps (vidu ankaŭ la suban mapon)

Parki:
rekte ĉe la junulargastejo dekstren en la ludstraton "Geiershagen",
la parketo situas post 50 m dekstre (16 lokoj).

Per aviadilo

Flughaveno: Hannover (HAJ)  distanco al Braunschweig: 70 km
per trajno al Braunschweig ĉefstacio,
de tie kiel supre.