A1: Sur la spuroj de nazioj

Druckversion | Presebla versio

Tuj apud la kongresejo jam komencas la promenado kaj ni aŭdos la historion de la kirko St.Mathäus, kiun Hitler tre baldaŭ detruis por pompa ŝoseo. Tra Karlsplatz ni trapasos lokon de iama ĉefsinagogo kaj tra la iama kvartalo de registaraj oficodomoj ni atingos Königsplatz kun siaj tri grekstilaj konstruaĵoj.  Poste ni vidos la iaman Führerbau (domo de gvidanto) kie estis subskribita la kontrakto de Munkeno (1938), la novan centron  por dokumenti la nazian epoko, la kaŝe situantan monumenton por la viktimoj de nazioj, la Odeonsplatz (placo de Odeon, kie okazis puĉo de Hitler (1923)) kaj finos la promenon post la domo de kulturo (iama domo de germana kulturo) kaj reveturos trame aŭ buse.

Prezo: 10 €

 

Esperanto