Komuna tagmanĝo

Druckversion | Presebla versio

En la kongresejo troviĝas tre konata gastejo "Alt Münchner Gesellenhaus" , kiu proponis oferti bufedon kun 2 manĝaĵoj (vegetara / ne vegetara). La prezon ni reduktitis al  12 €  (en la reklamfolioj ankoraŭ estas 15 €), La gastejo volas havi garantion ke sufiĉe da kongresanoj mendos kaj pagos antaŭe, pro tio ni petas ne forgesu je la aliĝo krucosigni la komunan tagmanĝon (Fino de la mendo 31.3.2016).

Menuo dum GEK2016 en Munkeno

Sabato, 2016-05-14

  • Truta fileo „laŭ muelistina maniero“ (laktumita, farunumita, rostita)
  • Bulkopeca bulo en funga-krema raguo
  • Foliaj salatoj kun domspecifa saŭco

 

Dimanĉo, 2016-05-15

  • Pastaĵoj:
  • nokoj (pastobuletoj) laŭ domspecifa maniero
  • sulketitaj makaroniegoj (kun sulketoj laŭlongaj aŭ helicaj)
  • spagetoj
  • Saŭcoj:
  • karbista (carbonara):ovoj, porka lardo, fromaĝo
  • bolonja raguo: muelita viando, karotoj, cepoj, celerio
  • blankvina-salma
  • tomata
  • spinaĉa-fromaĝa

Pastaĵoj kaj saŭcoj estas libere kombineblaj.

 

Lundo, 2016-05-16

  • Karota-oranĝa supo
  • Porka rostaĵo (el ekologiisma produktado) kun bulkpeca bulo en brunbiera saŭco
  • Diversaj legomoj krade rostitaj, kun bazilia kremo kaj freŝaj herboj

 

 

Esperanto