Kongresloko

Druckversion | Presebla versio

Altes Rathaus (© Stadt Neumünster)

Altes Rathaus (© Stadt Neumünster)

 

Kio kaj kie estas Neumünster?

Bonvenon al la 96-a Germana Esperanto-Kongreso dum la pentekostaj tagoj de 2019! Ĝi okazos en Neumünster, urbo kun ĉ. 80.000 enloĝantoj situanta en la mezo de la lando Schleswig-Holstein (Ŝlesvigo-Holstinio) inter Hamburgo kaj Kiel, inter la Norda kaj la Balta Maroj. Neumünster origine kreskis ĉirkaŭ monaĥejo fondita en la jaro 1127 ĉe jam tiam grava vojkruciĝo. La monaĥejo hodiaŭ ne plu ekzistas, sed postrestis la nomo: „Münster“ devenas de la latina „monasterium“. En 1824 en Neumünster komenciĝis la industria epoko: tiam oni el Anglio importis la unuan vapormaŝinon. Dum multaj jardekoj Neumünster estis centro de teksaĵindustrio. Pri tiu epoko hodiaŭ memorigas muzeo.

Interese por esperantistoj: en Neumünster naskiĝis la konata interlingvisto Detlev Blanke. Vikipedio hodiaŭ listigas lin inter la famuloj de tiu urbo.

Esperanto