Programo

Druckversion | Presebla versio

La kongresa programo

En sia rezolucio 71/178 la Ĝenerala Asembleo de UN proklamis 2019 kiel internacian jaron de indiĝenaj lingvoj. Organizos ĝin UNESKO kun aro da publikaj kaj privataj asocioj. Ni esperantistoj scias ke la rajto uzi sian lingvon apartenas al la kerno de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Multaj el ni mem aktivas por subteni lingvan diversecon. La UNESKO-jaro 2019 do estas bona okazo por rekonsciiĝi pri lingvoj kaj lingvaj rajtoj, konatiĝi kun ekzemploj kaj flegi kontaktojn – jen parto de la kongresa programo.

Kiel ĉiujare dum la kongreso ankaŭ okazos ĉefkunvenoj de Germana Esperanto-Asocio, fakaj kunsidoj, distraj programeroj kaj ekskursoj al urbo kaj regiono. Detalojn kaj provizoran programskemon vi trovos en la dua informilo. La kongresejo ankaŭ estas bone ekipita por simple kunveni kun geamikoj en agrabla etoso, dum bona vetero ankaŭ ekstere. Partoprenantoj estas invitataj ĝustatempe informi pri propraj kontribuoj al la programo.

La ĉijara germana Esperanto-Kongreso estas oficiale registrita kiel kontribuo al la UNESKO-jaro de indiĝenaj lingvoj.

Je la vespero de la 07a de junio estos la ebleco, renkonti sin en la salonoj de la kongresejo „kiek in“ por ripozi kaj interkonatiĝi. Ĝis la 19:30a estos la ebleco, ricevi vespermanĝon en la kantino de la kongresejo.

Sabate la 08an de junio la kongreso estos oficiale inaŭgurata. La antaŭtagmezo jam estas influata de la kongresa temo „indiĝenaj lingvoj“. Seán O’Riain de la Europa Esperanto-Unio prelegos kadre de la kongresa temo pri la irlanda lingvo. Por prelego pri la soraba lingvo ni varbis prof. dr. Eduard Werner el Lepsiko. Por akiri plejeble multe da publika eĥo en la urbo, ni ofertos publikan posttagmezon kun interesaj programeroj por la enloĝantoj de Neumünster.

Dimanĉe la 09an okazos la jarkunveno de GEA. Krome estos kelkaj programeroj rilate al la kongresa temo „indiĝenaj lingvoj“. Jean-Marc Leclercq, pli bone konata kiel JoMo, prelegos pri la okcitana lingvo kaj vespere muzikos.

Partoprenantaj organizoj havas la eblecon, aranĝi laborkunsidojn kaj kunvenojn. Pri antaŭa mendo de salono ni petas.

Akompanos la kongreson libroservo(j) kaj „movada foiro“: partoprenantoj en ĝi ĝustatempe anoncu sin.

Esperanto