Tranoktejoj

Druckversion | Presebla versio

Loĝeblecoj

Aliĝante bonvolu informi nin, se vi volas mendi favorprezan loĝadon en la kongresejo. La tarifoj (por tri tranoktoj inkluzive tri manĝojn ĉiutage) estas jenaj:

 

Tranokto en dulita ĉambro por ĉiu persono, junulargasteja kategorio

 ne plu havebla

€ 110

Tranokto en unulita ĉambro, junulargasteja kategorio

 ne plu havebla

€ 140

Tranokto en dulita ĉambro por ĉiu persono, junularhotela kategorio

 ne plu havebla

€ 150

Tranokto en unulita ĉambro, junularhotela kategorio

ne plu havebla

€ 180

Loĝado duope en plurlita ĉambro en najbara domo de la kongresejo Gartenstraße 29 (junulargasteja stilo) tuttempe. ne plu havebla

€ 125

Loĝado en hotelo Friedrichs en unulita ĉambro (kun matenmanĝo/ sen matenmanĝo po nokto) ne plu havebla

€ 61 / 56

Loĝado en Hotelo Friedrichs en dulita ĉambro (kun matenmanĝo/ sen matenmanĝo po nokto) por 2 personoj ne plu havebla

€ 89 / 79

Amasloĝejo en "Kiek in" (3 tranoktoj sen manĝoj)

ne plu havebla

€ 30

La prezoj validas por ĉiu persono por la tuta kongreso.

Atentu: la kvanto nombro de ĉambroj en la domo "Kiek in" estas limigita. Mendojn por ili ni traktos en la sinksekvo de ilia ricevo. Post elĉerpiĝo de tiu kvanto ni ne havos eblecon peri favorprezan loĝadon.

Eblas loĝi en la kiek in mem, en la domo Gartenstraße 29 vid-al-vide de la konstruejo en renovigitaj dulitaj ĉambroj (banejo sur koridoro). En la najbara domo Gartenstraße 29 du ĉambroj komune uzas la banĉambron sur la koridoro.



Alternative eblas loĝi en apuda Hotelo Friederichs en unulita aŭ dulita ĉambro. La mendo de la ĉambroj en Hotel Friederichs ne funkcias tra la Hotelo, sed tra la organizantoj. La hotelo Friedrichs troviĝas 12 piedminutojn for de la kongresejo. 

Loĝigo kaj provizo en „kiek in“ (ĉefa konstruaĵo)

Se vi mendis vian loĝigon kaj provizon pere de la reta aliĝilo en la retejo esperanto.de/gek, via ĉambro situas en la ĉefa domo de la kongresejo. Tie vi estos provizata per tri manĝoj tage. Ankaŭ la amasloĝejo situas en la ĉefa konstruaĵo.

Apuda domo Gartenstraße 29

Se vi mendis liton en la apuda domo Gartenstraße 29, vi estos loĝata vid-al-vide de la ĉefa konstruaĵo. La piedvojo daŭras unu minuton. En tiu domo vi atingos vian ĉambron nur per ŝtuparo, ne per lifto.

 

Se vi deziras loĝi ekster la kongresejo vi havas la jenajn eblecojn:

Hotel Friedrichs (aparta rekomendo, mallonga piedvojo, specifaj kongrestarifoj, mendo tra la oficejo de “kiek in”), Rügenstraße 11, 24534 Neumünster, https://www.friedrichshotel.de. La hotelo Friedrichs estas malmultekosta hotelo en distanco de ĉirkaŭ 12 piedminutoj de la kongresejo. Pro la kunlaboro kun la kongresejo vi povas mendi tra la oficejo de la kongresejo. Prezoj: unulita ĉambro 56 Euroj / dulita ĉambro 79 Euroj; matenmanĝo 5 Euroj po persono. Por mendi ĉambron en Hotel Friedrichs bv. kontakti en la kongresejo "kiek in", Srino Jagusch oder Srino Wright, Tel 0049 (0) 4321 419960, aŭ rete: j.jaguschatkiek-in-nms.de. Mendo tra la hotelo Friedrichs mem pro organizaj kialoj ne eblas!

 

Pliaj hoteloj en Neumünster:

Bv. atentigi, ke la sekvaj hoteloj ofertas diversaj komfort-kategoriojn, kiuj influas la prezon. Bv. demandi la aktualan tarifon. Se jam antaŭvidebla, informu la hotelon pri via alventempo.

Hotel Hildebrandt's, Plöner Straße 76, 24534 Neumünster, https://www.hildebrandts-hotel.de . La hotelo Hildebrandt's situas ĉirkaŭ 15 piedminutoj for de la kongresejo. Unulita ĉambro kostas ekde 87 Euroj, dulita ĉambro ekde 108 Euro sen matenmanĝo. (En la kongresejo eblas matenmangi kontraŭ nur 5 Euroj.) Per la sekvaj eblecoj vi povos kontakti la hotelon: Telefonnumero: 0049 (0) 4321 25222-0, faksnumero: 0049 (0)4321 25222-22, retadreso: infoathildebrandts-hotel.de La hotelo Hildebrandt's ofertas ŝargi vian elektran aŭtomobilon kontraŭ malalta prezo.

Neues Parkhotel, Parkstraße 29, 24534 Neumünster, https://www.neues-parkhotel.de. La hotelo Neues Parkhotel situas ĉirkaŭ 20 piedminutojn aŭ 5 minutojn per aŭtomobilo for de la kongresejo en la urbocentro. La unulita ĉambro kostas ekde 87 Euroj, la dulita ĉambro kostas ekde 109 Euroj, matenmanĝo kaj senkosta parkejo enkludita. Per la sekvaj eblecoj vi povos kontakti la hotelon: Telefonnumero: 0049 (0)4321 - 94 06, faksnumero: 0049 (0)4321 - 4 30 20, retadreso: infoatneues-parkhotel.de

Hotel Wittorf, Havelstraße 5, 24539 Neumünster, https://www.hotel-wittorf.de. La hotelo Wittorf situas en la apuda urboparto Wittorf, ĉirkaŭ 40 piedminutoj aŭ 8 minutoj per aŭtomobilo for de la kongresejo. La unulita ĉambro kostas ekde 68 Euroj, la dulita ĉambro kostas ekde 92 Euroj, matenmanĝo inkludita. Per la sekvaj eblecoj vi povos kontakti la hotelon: telefonnumero: 0049 (0) 4321 / 81011, retadreso: infoathotel-wittorf.de

 
 

Esperanto