Alvenebloj

Druckversion | Presebla versio

Kiel atingi Neumünster?

La aŭtoŝoseo A7 inter Hamburgo kaj la dana limo pasas tra Neumünster. La fervoja stacio estas bone ligita al ĉiuj apudaj regionoj kaj atingebla per longdistancaj trajnoj ankaŭ el Danlando.

Ĉe la stacidomo Neumünster haltas multaj longdistancaj trajnoj; dum la pentekosta vendredo oni atinĝos Neumünster ekz. de Frankfurt/Main kaj Düsseldorf dum 4:30 horoj kaj de Berlino kaj Kassel dum 3 horoj sen ŝanĝo.

Per regiona trajno la vojaĝo de la ĉefstacio de Hamburgo daŭras 45 minutojn. La plej proksima aviadejo estas en Hamburgo. De tie funkcias aviadeja aŭtobuslinio tra Neumünster al Kiel, alternative eblas uzi la fervojon.

Esperanto