Kongresejo

Druckversion | Presebla versio

La kongresejo "Kiek in"

Nia kongreso okazos en la kunvenejo „Kiek in“ (en la indiĝena platdiĉa lingvo: „enrigardu“). Ĝi estas kombinaĵo de hotelo, junulargastejo kaj klerigejo proksime al stacidomo kaj urbocentro. Favorpreza manĝejo estas je dispono en la domo. Granda avantaĝo estas ke ne nur la kunvenoj kaj aliaj programeroj povos okazi tie, sed multaj kongresanoj povos ankaŭ tranokti en la sama domo je favoraj kondiĉoj. La tranoktejo havas diversajn kategoriojn: pli baza komforto en la junulargasteja, pli luksa en la kvazaŭ-hotela etaĝo. Disponeblas tie limigita nombro de du- kaj unulitaj ĉambroj, krome amasloĝejo en la sama domo.

Alternative kompreneble eblas loĝi en proksimaj hoteloj.

Adreso:
Kiek in!, Gartenstraße 32, 24534 Neumünster
 
Fonto: Julia Noe
 
Esperanto